Piatra-Olt
Piatra-Olt | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Olt | |
Situo | 44° 22′ N, 24° 18′ O (mapo)44.36027777777824.294166666667Koordinatoj: 44° 22′ N, 24° 18′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 110–132 m | |
Poŝtkodo | 235500 | |
Loĝantaro | 6 347 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 128105, 128114 | |
Piatra-Olt [pjatra olt] estas urbo en distrikto Olt en Rumanio, 10 km sud-okcidente de Slatina. Ĝi estis deklarita urbo en 1989. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bistrița Nouă, Criva de Jos, Criva de Sus, Enoșești kaj Piatra.
Piatra Olt estis unuafoje dokumente menciita la 14-an de aprilo 1529 en dokumento de la banuso Pârvu, kiu faris donacon al la monaĥejo Tismana. La vilaĝo Criva, kiu nun apartenas al la urbo, estis menciita jam la 16-an de septembro 1519.
En la censo de 2002 90,6 % de la urbanoj deklaris sin rumanoj, 9,4 % romaoj. Preskaŭ 98 % deklaris sin ortodoksuloj. Escepte de 2 homoj ĉiuj deklaris la rumanan kiel sian ĉefan lingvon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Piatra Olt estas grava fervoja nodo. De tie iras fervojaj linioj al kvar direktoj: al Caracal, Craiova, Râmnicu Vâlcea – Podu Olt kaj Pitești.
Tra la urbo pasas la nacia vojo DN 64 inter Caracal kaj Râmnicu Vâlcea. Kvin km norde ĝi krucas la nacian vojon DN 65 inter Balș kaj Slatina. Al Slatina estas ankaŭ rekta vojo, 677.
Plej proksima flughaveno estas tiu de Craiova, 40 km okcidente.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
La urba blazono