Saltu al enhavo

Phoenix Suns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phoenix Suns
emblemo
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1968 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Fenikso
Posedata de Robert Sarver vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Phoenix Suns - prononco laŭ sistemo IFA [fˈiːnɪks sˈʌnz], esperantlingve Feniksaj Sunoj - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Fenikso, Arizono, kiu fondiĝis en 1968. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Pacifika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 11-a de majo 2024 estas Mike Budenholzer. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1992 okazigas en la stadiono Footprint Center.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la stadiono Footprint Center
teama ĉapo de 2010