Saltu al enhavo

Petreius Aperbacchus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petreius Aperbacchus
(1480-1531)
Petreius Aperbacchus estis germana juristo kaj humanisto.
Petreius Aperbacchus estis germana juristo kaj humanisto.
Persona informo
Naskiĝo 1480
en Rothenburg ob der Tauber, Germanio
Morto 1531
en Hajdelbergo, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Profesio
Okupo juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petreius APERBACCHUS (naskiĝinta Peter Eberbach ĉ. 1480 en Rothenburg ob der Tauber, mortinta en 1531 en Heidelberg) estis germana humanisto kaj juristo.

Estante filo de Georg Eberbach, posta medicinprofesoro kaj rektoro ĉe la universitato de Erfurto, li ekstudentis en Erfurto. Tie li renkontis anojn de la erfurtajn rondojn humanismajn ĉirkaŭ Mutianus Rufus kaj Eobanus Hessus. Post ekapero de pesto en 1505 li fuĝis al Strasburgo, kie li ankaŭ kontaktis samideanojn humanismajn de la Supra Rejnlando.

En Vieno li ekkonis en 1510 Ulrich von Hutten kaj Joachimus Vadianus kun kiuj li loĝis. Tie li skribis en 1511 porgermanuja verko (exhortatio) por imperiestro Maksimiliano. En 1514 troviĝis Aperbacchus en Romo kunlaborante ĉe la poema antologio Coryciana (de Blosio Palladio). Tio ŝanceligis lian pozitivan bildon pri Romo. Favorante la ideojn de Johano Reuchlin li aperis nome kaj ĉe Illustrium virorum epistolae ad Reuchlinum kaj ĉe Epistolae obscurorum virorum. Kun Hutten li interŝanĝis epigramojn kaj flegis korespondandon.

Verkis Aperbacchus latinlingvajn lirikaĵojn kaj pamfletojn taksite firma kolono de la poeta regno de Hessus. Ankaŭ liaj juristaj konoj estis ŝatataj kaj ebligis ensocian karieron en Erfurto. En diversaj skribaĵoj li favoris naciemon kaj volegon pri memstareco de germanlingvanoj.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • De generibus ebriosorum et ebrietate vitanda, Erfurto 1515 kaj Nurenbergo 1516 (ŝerca parolado pri la danĝeroj de alkoholo)
  • In Eduardum Leeum quorundam e sodalitate literaria Erphurdiensi. Erasmici nominis studiosorum epigrammata, eldonejo Schöffer, Majenco 1520

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]