Paul Féval
Paul Féval | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paul Henry Corentin Féval Paul Féval | |||||
Naskonomo | Paul Henry Corentin Féval | ||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1816 en Hôtel de Blossac, Renno | ||||
Morto | 7-an de marto 1887 (70-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Rennes - juroscienco (1833–1836) Émile Zola school in Rennes (en) - baccalauréat (en) (1826–1833) vd | ||||
Partio | reĝismo vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Paul Féval (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | sir Francis Trolopp • Daniel Sol • Francis Trolopp vd | ||||
Okupo | romanisto (1841–1886) verkisto (1839–1886) dramaturgo (1838–1876) advokato (1836–1837) kantotekstisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Le Bossu ❦ The Vampire Countess ❦ The White Wolf ❦ Q3212106 ❦ The Mysteries of London ❦ Monsieur de Charette vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Henri Corentin FÉVAL (n. la 29-an de septembro 1816 - m. la 8-an de marto 1887) estis franca romanisto kaj dramisto. Li populariĝis kiel la aŭtoro de pluraj romanoj kun spadistoj kaj romantikaj intrigoj, ekzemple kun Le Loup Blanc ("La Blanka Lupo", 1843), kaj la tre sukcesa Le Bossu ("La Ĝibulo", 1857, kiu estis tre adaptita teatre kaj kine, ekzemple en Le bossu, 1997). Li cetere verkis famajn, vampirajn fikciojn : Le Chevalier Tènèbre ("La Kavaliro Tenebro", 1865), Le Vampire (1865) kaj La Ville Vampire (1874).
Féval redaktis plurajn, tre sukcesajn romanojn pri sia denaska regiono, Bretonio, kaj pri la monto Sankta Mikaelo, ekzemple en La Fée des Grèves (1850). Sed antaŭ ĉio, Féval estas rigardita kiel unu el la fondintoj de krimliteraturo. Lia majstroverko, Les Habits Noirs ("La Nigraj Vestaĵoj", 1863-1875), estas krimsagao da sep romanoj, kies redaktado daŭris 12 jarojn.
Kiam li subite malprosperiĝis pro financa skandalo, Féval fariĝis fervora kristano, haltis verki krimromanojn kaj ekokupiĝis pri religiaj romanoj.