Péter R. Kárpáti
Péter R. Kárpáti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kárpáti Péter |
Naskiĝo | 9-an de majo 1963 (61-jaraĝa) en Szőny |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1988) |
Familio | |
Infano | Rebeka Kárpáti |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Péter R. Kárpáti [er kArpAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo R. Kárpáti Péter estis hungara aktoro, voĉoaktoro, prezentisto. Lia filino estis Rebeka Kárpáti.
Péter Kárpáti[1][2] naskiĝis la 9-an de majo 1963 en Szőny.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter R. Kárpáti maturiĝis en mezlernejo en Győr, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1988. Lia ĉefinstruisto estis Károly Kazimir. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Jókai (Békéscsaba). Inter 1989-1994 li estis membro de Teatro Hevesi Sándor. Intertempe li havis ankaŭ filmajn rolojn kaj prezentistajn taskojn, inter 1998-2012 li estis konstanta rolanto en televida serio. Ekde 1997 li ankaŭ instruis, krome li kontribuis librojn kaj scenarlibrojn. Lia edzino naskis 2 gefilojn, sed la geedziĝo jam finiĝis.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La Komedio de Eraroj -
- Multa Bruo pri Nenio - Don Pedro
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Hlestakov
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac (verko) - kadeto
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Károly Bakonyi: Mágnás Miska - Pixi
- en:Brandon Thomas: en:Charley's Aunt - Charley Wykeham
- John Steinbeck: Pri Musoj kaj Homoj - Curley
- Gábor Presser–Dusán Sztevanovity: A padlás - Princo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Peer Gynt (1986)
- Szamba (1996) - provinca aktoro
- A halálügyész (2019) - Endre Rácz
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Raúl Araiza, James Belushi, Leonard Nimoy[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Szomszédok (serio, 1992) - S-ro Szép
- Barátok közt (serio, 1998–2012, 2018) - András Berényi
- Hacktion (serio, 2013) - Péter Barcza
- Oltári történetek (serio, 2021) - Henrik Ortman
Liaj libroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Péter könyve avagy Ahogy én láttam..., 2012
- Élet az élet után. Halálközeli élmények Magyarországon, 2014
- Sziklás madonna (komedio), 2014
- Tiszta lap, 2018