Ottoida arto
Aspekto
La ottoida arto estas stilo ene de la praromaniko. Tiu florado de diversaj artoj estis nomita ankaŭ "Otida Renesanco", en la sama senco ke oni parolas pri "Karolida Renesanco" por aludi al la florado okazinta post la kronigo de Karolo la Granda en la jaro 800. Ĝi disvolviĝis ĉefe en Germanio, ekde mezo de la 10-a jarcento ĝis mezo de la 11-a jarcento, dum la saksa dinastio de la Sankta Romia Imperio (nome la "Liudolfidoj").
La ottoida arto miksis tri tradiciojn: tiujn de la fina antikveco ĉefe ĉe la arto de la nordo de Italio, de la periodo karolida, kaj de la bizanca arto.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Plej gravaj konstruaĵoj estas:
- Preĝejo Sankta Miĥaelo en Hildesheim
- Abata preĝejo Sankta Ciriako en Gernrode
- Sankta Pantaleono en Kolonjo
- Kripto de la preĝejo Sankta Viperto en Quedlinburg
- Orienta konstruaĵo de la katedralo de Majenco
- Okcidenta alkonstruaĵo de la katedralo de Essen
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Harlie Kay Gallatin, "Western Europe in the High Middle Ages: An Overview From c. 900 to c. 1300": "Renacimiento otoniano"
- Aubin, H., Otto der Grosse und die Erneuerung des abendländischen Kaisertums im Jahre 962 (1962)
- Gaehde, J. E., "Pre-Romanesque Art". Dictionary of the Middle Ages, 1989. ISBN 0-684-18276-9
- Azcárate Ristori, J. M. de, "Segunda fase del arte prerrománico europeo", en Historia del arte, Anaya, Madrid, 1986. ISBN 84-207-1408-9
- Enciclopedia Universal de la pintura y la escultura, Sarpe, Madrid, 1982. ISBN 84-7291-376-7 (kompleta verko)