Oriento
Kompasdirektoj |
---|
Oriento[1] estas unu el la kvar kompasdirektoj. Ĝi estas la direkto kontraŭa al okcidento, do la direkto kiun sekvas la terglobo dum sia turniĝo kaj la direkto, en kiu okazas la sunleviĝo.
Kvankam orienteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas orienta kiel orient-eŭrazia, aŭ pli simple Azio precipe kiam temas pri kulturo.
La esprimojn "Proksima Oriento", "Meza Oriento" kaj "Fora Oriento" multaj esperantistoj konsideras evitindaj en internaciaj kuntekstoj, ĉar ili devenas de la eŭropa perspektivo, do ne estas internaciaj. Anstataŭe eblas uzi "okcidenta Azio" kaj "orienta Azio" (tia internaciigita uzo ankaŭ estas rekomendita en la Esperanta Vikipedio kaj uzata ĉe UN).
Astronomie oni vastigas la nocion "oriento" aŭ "eosto" al aliaj planedoj aŭ lunoj.
En kelkaj landoj, framasonoj nomas siajn landajn grandajn loĝiojn Oriento, kiel, ekzemple la Granda Oriento de Brazilo.
La sciencfikcia aŭtoro Harry Harrison en sia novelo "The stainless steel rat gets drafted" (ŝtalrato rekrutiĝas) priskribas planedon, sur kiu la suno leviĝas ne oriente, sed okcidente. Tio teorie eblas, se la ĉirkaŭsuna rotacio de la planedo estas malpli rapida ol la ĉirkaŭaksa (do se la tago estas pli longa ol la jaro).
"Eosto"
[redakti | redakti fonton]Apud la Fundamenta vorto "oriento" kelkaj esperantistoj uzas ankaŭ la esprimon "eosto"[2] (kaj simile uzas "uesto" anstataŭ "okcidento"). Tiuj du novradikaj vortoj, kiuj en Esperanto dokumentiĝas ekde 1970, ebligas mallongigi la kvar kompasdirektojn per kvar malsamaj literoj (E-S-U-N). Eblas opinii ke tiuj du vortoj havus la avantaĝon, ke ili ne portas la aldonan kulturan signifon, kiun la vortoj "okcidento" kaj "oriento" havas (en la angla krom la ĉefaj "West" kaj "East" oni fojfoje uzas "Occident" kaj "Orient", prenitaj el la franca, do kelkaj erare pensas, ke "okcidento" kaj "oriento" estas tradukoj pli ĝuste de tiuj vortoj, ol de la ordinaraj "west" kaj "east", sed tio ne ĝustas). Ĉiukaze la vorto eosto estas en la ĉiutaga lingvouzo multege pli malofta ol la kutima vorto oriento kaj al plej multaj lingvanoj sentiĝas fremda: la tekstaro de Esperanto eĉ entute ne mencias uzon de la vorto oesto,[3] kvankam PIV kaj aliaj vortaroj konfirmas ke la vorto (ekde 1970) estas permesebla. La fakto ke aliaj artefaritaj lingvoj kiel Ido kaj Interlingua[4] por la kompasdirekto oriento uzas iun similan vorton al la aldona vorto "eosto", ĉe la esperantistoj kiuj ne volas miksiĝon kun aliaj artefaritaj lingvoj plimultigas la reziston kontraŭ la sinonimo "eosto".
Rezulte la ekzisto de aldona dua vorto por la koncepto oriento (kaj same por koncepto okcidento) konsideriĝas superfluaj de multaj esperantistoj - tion ilustras la observo ke "eosto" estas la multe malpli uzata vorto. La fakto, ke oni en multaj lingvoj mallongigas la kompasdirektojn per unu litero, ja devenas de tio, ke tiuj lingvoj havas malsamajn komencliterojn por tiuj direktoj. Ne ekzistas efektiva kontraŭargumento al la uzado de dulitera mallongigo en Esperanto: Or-Su-Ok-No. La vortoj "nordo" kaj "sudo" nun ankaŭ havas politikan kromsignifon, sed tio ne estu kialo por enkonduki novajn vortojn sen tiu kromsignifo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo orient/o en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 773
- ↑ artikolo eosto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 241 - la eldono de 1970 precizigas ke nur temas pri "unu el la kardinalaj punktoj" kaj identigas ĝin kun la baza signifo de "oriento", sen iuj el la kromaj kulturaj signifoj de "oriento"
- ↑ serĉilo en la retejo tekstaro.com
- ↑ en Ido por la kompasdirekto uziĝas la substantivo esto, en Interlingua la substantivo est kaj adjektivo oriental, tute ne simila al la substantivo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kompasdirektoj
- Orientaj religioj
- Orientalistiko
- Orientismo (ideologio)
- Orientalismo
- "Orientaj" Civilizoj: Islama civilizo, Ĉina civilizo, Hinda civilizo ktp.