Oreotrochilus
Oreotroĥiloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ino de Anda oreotroĥilo (Oreotrochilus estella)
Oreotrochilus melanogaster
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Oreotroĥiloj estas kolibroj de la genro Oreotrochilus. Ili estas indiĝenaj de Andoj en Sudameriko.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiuj birdoj estas proksimume 13 cm longaj kun longaj, iom kurbecaj nigraj bekoj. Ili estas sekse duformaj. La masklo kutime havas irizajn brilverdajn gorĝareon, aŭ bluec-purpuran ĉe la Ekvadora oreotroĥilo, kun pli senkoloraj verdecaj supraj partoj kaj helaj flankoj. La centraj subaj partoj estas kutime nigraj, sed ili estas brunaj ĉe la Anda oreotroĥilo. La vosto estas kutime malhela kontraste blanka bildo; tiu bildo estas cinamokolora ĉe la Kojnvosta oreotroĥilo, kaj la vosto estas tute malhela ĉe la Nigrabrusta oreotroĥilo. La ino estas pli senkolora, kun blankeca gorĝo dense punktita per verdaj, blankaj, sablokoloraj, aŭ cinamokoloraj subaj partoj, kaj malhela vosto kun blanka bildo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Estas ses taksonoj en la genro.[1]
- Ekvadora oreotroĥilo (Oreotrochilus chimborazo)
- Anda oreotroĥilo (Oreotrochilus estella)
- Verdakapa oreotroĥilo (Oreotrochilus estella stolzmanni)
- Bankaflanka oreotroĥilo (Oreotrochilus leucopleurus)
- Nigrabrusta oreotroĥilo (Oreotrochilus melanogaster)
- Kojnvosta oreotroĥilo (Oreotrochilus adela)
La Ekvadora oreotroĥilo povas esti traktita kiel subspecio de la Anda oreotroĥilo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Bleiweiss, R., et al. (1997). DNA hybridization evidence for the principal lineages of hummingbirds (Aves: Trochilidae). Molecular Biology and Evolution 14(3), 325-43.
- Fjeldså, J. kaj I. Heynen (1999). Genus Oreotrochilus. pp. 623–24 In: del Hoyo, J., et al. (eds.) Handbook of the Birds of the World. Vol. 5. Barn-owls to Hummingbirds. Lynx Edicions, Barcelona. 1999. ISBN 84-87334-25-3
Notoj
[redakti | redakti fonton]
|