Okcidenta Makedonio (grekeΔυτική Μακεδονία, Ditikí Makedonía) estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio. Ĝi konsistigas la okcidentan parton de la greka Makedonio.
Ĝi dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):
Kastorio (Καστοριά/Kastoriá), administra centro la samnoma urbo Kastoria (Καστοριά/Kastoriá)
Florino (Φλώρινα/Flórina), administra centro la samnoma urbo Florino (Φλώρινα/Flórina)
Kozano (Κοζάνη/Kozáni), administra centro la samnoma urbo Kozano (Κοζάνη/Kozani)
Greveno (Γρεβενά/Grevená), administra centro la samnoma urbo Greveno (Γρεβενά/Grevená)