Nugaal
Nugaal | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono de Somalio [+] | ||||
Lando | Somalio | |||
Ĉefurbo | Garoowe | |||
- koordinatoj | 8° N, 49° O (mapo)8.3548.716666666667Koordinatoj: 8° N, 49° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 26 180 km² (2 618 000 ha) [+] | |||
Areo | 26 180 km² (2 618 000 ha) [+] | |||
ISO 3166-2 | SO-NU | |||
|
||||
Nugaal | ||||
Vikimedia Komunejo: Nugal Region [+] | ||||
Nugaal aŭ Nugalo (somale Nugaal) estas unu el la plej malgrandaj administraj regionoj (gobol) de Somalio. Ĝi estas en nordoriento de la lando kaj ties ĉefurbo estas Garoowe.
Nugaal limas kun Etiopio kaj la somaliaj regionoj de Sool okcidente, Bari norde kaj Mudug sude, kun la Hinda Oceano oriente.
La regiono estas centra en la areo postulita de la registaro de Puntlando, kiu serĉas agnoskon kiel federa registaro ene de unuigita Somalio.
La plej grava, granda kaj klara geografia eco de la regiono de Nugaal estas la Nugala Valo, granda neprofunda akvokolekta areo, nutrata de la sezonaj riveroj Nugaal kaj Dheer kiuj fluas dum la pluva sezono de aprilo al junio.
La ĉefaj somaliaj klanoj kiuj loĝas en tiu regiono estas Majeerteen kaj Leelkase subklanoj de la Darodoj. La ĉirkaŭkalkulita populacio de la regiono estas 126 000 loĝantoj[1] sed povus esti multe pliaj.
Decembre de 2004, Nugaal estis afektita de la cunamo kaŭzita de la Tertremo en Hinda Oceano en 2004.
Nugaal konsistas el 5 distriktoj:
Referencoj
[redakti | redakti fonton]8° 21′ 29″ N 48° 43′ 7″ O / 8.35806 °N, 48.71861 °O (mapo)
|