Novaj Atagoj
Novaj Atagoj | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 366302 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 413 (1979) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 8′ N, 45° 47′ O (mapo)43.13277645.779674Koordinatoj: 43° 8′ N, 45° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 248 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Novye Atagi [+] | |||
Novaj Atagoj (ruse Новые Атаги, ĉeĉene Жима АтагIа) estas estas vilaĝo en centra Ĉeĉenio (Rusio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur la dekstra bordo de la rivero Argun, 7 km sudokcidente de la regiona centro, urbo Ŝali, kaj 22 km sudoriente de la urbo Grozno.
La plej proksimaj loĝlokoj: en la nordo — vilaĝo Ĉeĉen-Aulo, en la nordoriento — vilaĝo Belgatoj, en la oriento — urbo Ŝali, en la sudokcidento — vilaĝo Ĉiri-Jurto kaj en la okcidento — vilaĝo Malnovaj Atagoj[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La dato, kiam la vilaĝo estis fondita, ne estas precize konata. Laŭ arkivaj datumoj, en 1856 en la vilaĝo estis 111 kortoj. Novaj Atagoj rapide kreskis — post nur tri jaroj estis jam 285 kortoj en la vilaĝo. En 1886, la unua censo okazis en Ĉeĉenio. Laŭ ĝiaj datumoj, en Atagi estis 473 kortoj, en la vilaĝo loĝis 2202 homoj (1084 viroj kaj 1084 virinoj)[2].
En 1912, en la vilaĝo estis konstruita moskeo, kiu ankoraŭ ekzistas. En 1937, ĝi estis fermita sub la sloganoj de la batalo kontraŭ religio. Sed tiam, sub premo de la protestoj de la loĝantaro, ĝi estis denove malfermita. Post la Granda Patriota Milito, la moskeo estis uzata kiel grenejo (pro la deporto de la kredantoj, vidu sube). La moskeo estis remalfermita por viziti en oktobro 1979[2].
De 1944 ĝis 1958, dum la deporto de ĉeĉenoj kaj inguŝoj kaj la neniigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, la vilaĝo nomiĝis Majskoje (ruse Майское maja)[2].
En 2012, en la vilaĝo estis starigita memoraĵo al la mortintoj kaj mankantaj partoprenantoj de la Granda Patriota Milito. Sur la obelisko estas listigitaj 143 familinomoj[2].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1979 | 1990 | 2002 | 2010 | 2012 | 2013 |
---|---|---|---|---|---|
5413 | ↗6007 | ↗8741 | ↘8728 | ↗8889 | ↗9068 |
2014 | 2015 | 2016 | 2017 | 2018 | 2019 |
↗9174 | ↗9362 | ↗9441 | ↗9500 | ↗9610 | ↗9663 |
- Nacia konsisto (tut-rusia censo (2010))[3]
Popolo | Nombro, homoj |
Parto de la tuta loĝantaro, % |
---|---|---|
ĉeĉenoj | 10380 | 99,67 % |
rusoj | 5 | 0,05 % |
nogajoj | 2 | 0,02% |
aliaj | 3 | 0,03% |
entute | 10390 | 100,00 % |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Карта Чечни (rar) (не ранее 1995). Alirita 2010-01-02 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Бибулатов 2016.
- ↑ Том 4 книга 1 "Национальный состав и владение языками, гражданство"; таблица 1 "Национальный состав населения Чечни по городским округам, муниципальным районам, городским населенным пунктам, сельским населенным пунктам". Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2019-02-13 . Arkivigite je 2015-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-29. Alirita 2020-04-21 .
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Бибулатов В. М. Возрождение Родины // Архивный вестник : журнал. — 2016. — № 4. — С. 178—183.