Saltu al enhavo

Nigrakapa arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa arbalciono
Nigrakapa arbalciono en Nacia Parko Sundarbans, Okcidenta Bengalio, Bharato
Nigrakapa arbalciono en Phra Non, Nakhonsavan, Tajio
Nigrakapa arbalciono en Phra Non, Nakhonsavan, Tajio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Halcyon
Specio: H. pileata
Halcyon pileata
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigrakapa arbalciono (Halcyon pileata), estas arbalciono, disvastigita en tropika Azio de Bharato tra Sudeosta Azio ĝis Ĉinio kaj Koreio. Ĝi estas la plej norda el ĉiuj specioj de arbalcionoj, kaj la plej nordaj ĝiaj populacioj estas migrantaj, transloĝiĝantaj vintre suden al Srilanko, Tajio, BorneoJavo. La distinga trajto de tio ĉi specio estas profunde nigra "kapuĉo" kovranta tutan kapon, kiu kontrastas kun ĝia blankeca gorĝo, violece bluaj flugiloj kaj brile ruĝa beko. Plej ofte tiuj ĉi birdoj preferas vivi ĉe marbordo aŭ en mangrovoj, sed iam ili renkonteblas ankaŭ enlande.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Nigrakapan arbalcionon unue priskribis franca plurfakulo Georges-Louis Leclerc, Comte de Buffon en sia verko Histoire Naturelle des Oiseaux de jaro (1780).[2] La birdo estis ilustrita en la aldonaĵo al verko de Buffon Planches Enluminées D'Histoire Naturelle en permane kolorita gravuraĵo, kreita far François-Nicolas Martinet sub gvido de Edme-Louis Daubenton.[3] Nek la teksto far Buffon, nek la gravuraĵo inludis la sciencan dunomon. Ĝin kreis por la birdo nederlanda naturalisto Pieter Boddaert, kiu nomis ĝin Alcedo pileata en lia katalogo de Planches Enluminées de jaro 1783.[4] La tipa lokalo estas Ĉinio.[5] La nunan genron Halcyon enkondukis angla naturalisto kaj artisto William John Swainson en 1821.[6] La vorto Halcyon devenas el helena mitologio, kie ĝi estas asociita kun akva birdo kaj aparte alciono. La specia nomo pileata estas feminina formo de latina vorto pileatus, kiun eblas traduki kiel "surhavanta ĉapon".[7]

Iuj esploristoj proponas subspecion palawanensis, sed plimulto konsideras ĝin ne sufiĉe aparta, kaj la diferencoj en kolorigo ne konsistaj laŭ la arealo de specio.[5] Laŭ la nuna interkonsento specio estas monotipa.[8]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Nigrakapa arbalciono en parko Chinese Garden, Singapuro
Plenkreska nigrakapa alciono apud rivero Zuari, Goao, Bharato

Kompare kun aliaj alcededoj nigrakapa arbalciono estas relative granda, ĉirkaŭ 28 cm longa. Plenkreskulo havas violece bluan dorson, nigran kapon kaj ŝultrojn, blankan kolon kaj gorĝon, kaj rufecajn subajn partojn de plumaro. La granda beko kaj kruroj estas brilruĝaj. Dumfluge, videblas grandaj blankaj makuloj sur la blunigraj flugiloj. Seksa duformismo ne estas, ambaŭ seksoj estas similaj. Adoleskuloj aspektas ĝenerale simile al plenkreskuloj, sed pli palkoloraj kaj havas striojn sur gorĝo.[9] La voĉo de tiu ĉi arbalciono estas ridema ki-ki-ki-ki-ki.

Plej kutime nigrakapaj arbalcionoj renkonteblas apud marbordoj kaj, aparte, en mangrovoj. La birdo sidas sur branĉo kaj embuskas predon, antaŭ plonĝi kaj kapti ĝin. Plej ofte ĝi kaptas fiŝojn, sed ankaŭ iam ĉasas flugantajn insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. La birdo flugas rapide kaj rekte, kun laŭta zumo per siaj mallongaj rondecaj flugiloj.

La reprodukta sezono estas en printempo. La birdoj nestas en tuneloj elfositaj en teraj marbordaj deklinaĵoj. Averaĝa ovaro konsistas je 4–5 blankaj rondaj ovoj.[9]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Preferataj habitatoj de tiu ĉi specio estas mangrovoj kaj arbaroj laŭ marbordoj kaj riverbordoj. La specio estas distribuita tra grandaj areoj de Suda Azio, de Bharato (inklude Andamanojn kaj Nikobarojn[10]), tra Srilanko, Bangladeŝo, Tajio, Birmo,[11] Malaja duoninsulo, ĝis Ĉinio (interalie tiom profunde enlanden kiel Gansuo kaj Ŝanŝio), Hajnano, Rjukjuo, Filipinoj (Palavano, Balabako, Basilano kaj Tavi-Tavio), Borneo, Sumatro, kaj vintre ankaŭ sur Sulaveso.[5] Vintre vagantoj ankaŭ estas detektitaj en Pakistano[12] kaj aliaj areoj tre foraj de kutima arealo de la specio, kien la birdoj migras pro abundaj pluvoj kaj apero de portempaj akvejoj.[13][14][15][16][17]

Interago kun homoj

[redakti | redakti fonton]

Samkiel multaj aliaj alcededoj, nigrakapaj alcionoj estas admirataj pro sia brilkolora plumaro, kaj la plumoj uzataj en diversaj artoj. Bluaj plumoj de la alciono estas uzataj en multaj landoj por ornami ĉapojn. En Ĉinio oni uzas ilin por ventumiloj.[17] En Honkongo oni uzas plumojn de birdoj, inklude alcionojn, en tradiciaj ornamoj, kiujn uzas virinoj.[18]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International. (2022). “Halcyon pileata”, IUCN Red List of Threatened Species 2022, p. e.T22683249A212490546. doi:10.2305/IUCN.UK.2022-1.RLTS.T22683249A212490546.en. Alirita 23 July 2022.. 
  2. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “Le martin-pêcheur à coiffe noir”, Histoire Naturelle des Oiseaux 13 (france). De L'Imprimerie Royale.
  3. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 7. De L'Imprimerie Royale.
  4. Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton : avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  5. 5,0 5,1 5,2 (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  6. Swainson, William John. (1821) Zoological illustrations 1. Baldwin, Cradock, and Joy; and W. Wood.
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n185 185], 306. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 7 November 2017.
  9. 9,0 9,1 Baker, E.C. Stuart. (1927) The Fauna of British India including Ceylon and Burma. Birds, 2‑a eldono IV, Taylor and Francis, p. 271–272.
  10. Osmaston, B.B. (1905). “A visit to Narcondam”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 16 (4), p. 620–622. 
  11. Oates, E.W.. (1883) A handbook to the birds of British Burmah. Volume 2. R.H. Porter.
  12. Kylanpaa, Juha (1998). “Black-capped Kingfisher Halcyon pileata: a new species for Pakistan”, Forktail 13, p. 126. 
  13. Stevens, H (1904). “The occurrence of the Black-capped Kingfisher Halcyon pileata in North Lakhimpur, Upper Assam”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 16 (1), p. 154–155. 
  14. Betts, F.N. (1957). “Halcyon pileata inland”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 54 (2), p. 462. 
  15. Allen, P.R. (1905). “Occurrence of the Black-capped Kingfisher Halcyon pileata in the Godavari Delta”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 16 (3), p. 511. 
  16. (1956) “Occurrence of the Blackcapped Kingfisher, Halcyon pileata (Boddaert) at Coimbatore, South India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 53 (4), p. 698. 
  17. 17,0 17,1 Sharpe, R. B.. (1871) A monograph of the Alcedinidae: or family of Kingfishers, p. 169–170.
  18. Swinhoe, R. (1860). “The ornithology of Amoy (China)”, Ibis 2 (1), p. 45–68. doi:10.1111/j.1474-919X.1860.tb06351.x.