El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nguyễn Trãi [ngujen ĉaj] (1380-1442) estis politikula heroo de Vjetnamio kaj poeto kiu verkis kaj en la ĉina lingvo, kiel kutimis tiam, kaj en la vjetnama lingvo, kio estis nova.
ekzemple, esperantigita poemo lia:
- Malriĉan, malsanan, plendas vin mi.
- Originaluloj, nu ambaŭ ni,
- tramigradis ni milojn da lioj,
- fervorlegis ni dekojn da libroj.
- Malstabilanimaj kion ni faru
- Krom vojaĝi, ke ni tre plezuru?
- Nguyen Trai: unu el la plej belaj figuroj de la Vjetnamaj historio kaj literaturo (Hanoi: Ruĝa Rivero; Fremdlingva Eld., 1980. - 99 p.)
|
| „ Ĝi estas inda honorigo de tiu nacia heroo okaze de ties 600-a naskiĝdatreveno en 1980.
La 99-paĝa broŝurita libro, ekipita per 2 bildoj, indas esti serioze studata. Iom "skuis" min la multaj fremdaj nomoj de personoj kaj dinastioj. Konantoj de vjetnama literaturo certe ne plu miras pri dirmanieroj, kiuj diferencas de la niaj. Ekz. por: plenumi sian promeson, oni uzas: teni sian parolon. Sed tio certe dependas de la nacilingvo kaj ne melhelpas kompreni la enhavon.
La al ni jam bone konata Dao Anh Kha kaj Nguyen Minh Kinh, Hun Ngoc kaj Vu Khien estas la tradukintoj, kiuj
konatigas al ni vivon kaj verkon de tiu unike multflanka batalanto, kiu „distingiĝis samfoje en la beletro kaj en la militarto". . . Samtempe oni ekscias la maltrankvilajn historiajn eventojn, kiuj tiom grave influis vivon kaj agadon de
Nguyen Trai. Fortojn, talenton kaj amon li dediĉis al la servo de la patrujo. Ricevinte firman klasikan formadon li doktorigis kaj fariĝis en sia dudeka jaro estro de la «Buroo de inspekto kaj kritiko apud la Reĝa Kortego". Post atakoj de ĉinaj feŭduloj li estis devigita vivi ermitan vivon dum 10 jaroj. En tiu periodo li verkis multajn poeziaĵojn pri naturo, patrujo, malproksima hejmo «... veajn pensojn vekas la vento" . . . prezentitaj en la ĉapitroj «Himno al la gloro de l'Chi Linh-Monto", «Poemkolekto en nacilingvo" kaj «Poemkolekto en klasika ĉinlingvo de Uc Trai!
Sed en 1417 li sekvis Le Loi partoprenante 10-jaran naciliberigan militon kontraŭ la Ming-armeo kaj montriĝas
kiel lerta diplomato, akravida politikisto kaj brila milita strategiisto. La «Skribaĵoj en la armeo", spicitaj per antikvaj proverboj, parolturnoj kaj saĝaj konsiloj, tion pruvas. La libro finiĝas per artikolo, verkita de la ĉefministro Pham Van Dong okaze de la 520-a mortodatreveno de tiu nacia heroo, kiu «porĉiame vivos en la memoro kaj en la koro de Vjetnamoj". ” | — Helia Sauerbrey. Der Esperantist - Numero 106, Februaro (1981) |
|