Nezlobnaja
Nezlobnaja | |||
---|---|---|---|
stanitsa (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 357807 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 224 (1789) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 7′ N, 43° 23′ O (mapo)44.11666666666743.383333333333Koordinatoj: 44° 7′ N, 43° 23′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Nezlobnaja (ruse Незлобная) estas kozaka vilaĝo en Georgijevska distrikto de Stavropola regiono (Rusio). En sia nord-orienta rando ĝi jam kuniĝis kun la urbo Georgijevsk. Multaj loĝantoj de la vilaĝo laboras kaj studas en la urbo.
Loĝantaro de la vilaĝo estas 18,1 mil homoj (2002).
Nezlobnaja estis fondita en 1786 6 verstojn for de la fortikaĵo de Sankta Georgo (estonta Georgijevsk). En 1828 ĝi estis tute bruligita de ĉerkesoj, refondita en 1831. Ekde 1875 la vilaĝo ekfloris pro konstruo de Vladikavkaza fervojo (de Rostov-na-Donu al Vladikavkaz), kiu trairis la vilaĝon. Tiam Nezlobnaja iĝis grava punkto de forsendo de diversaj ŝarĝoj (i. a. greno kaj aliaj agrikulturaĵoj).
En la vilaĝo estas du mezlernejoj, biblioteko, malsanulejo, kulturdomo, muzika lernejo, ortodoksa preĝejo ktp.