Nealiĝintaj deputitoj (franca nacia asembleo)
La nealiĝintaj deputitoj de la nacia Asembleo estas la deputitoj, kiuj estas nek anoj nek alligitaj al parlamenta grupo.
La nealiĝintaj deputitoj ne konsistigas grupon[1] kaj ne estas reprezentataj en la kunveno de la prezidantoj kaj en la estraro de la Asembleo. Ili tamen havas iujn rajtojn de la konsistigitaj grupoj, aparte atribuon de paroltempo por la diskuto de leĝprojektoj.
La anstataŭantoj de deputitoj nomumitaj en la registaron, eksiĝintaj, malpermesitaj aŭ mortintaj, tuj apartenas al la grupo de nealiĝintaj deputitoj, kiam la anstataŭo estas anoncita de la prezidanto de la nacia Asembleo antaŭ ol ili eble elektas aliĝi al parlamenta grupo. Pro la mallongeco de tiu stato, neniu el tiuj deputitoj estas menciita sube.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko (ekde la 20-a de junio 2012)
[redakti | redakti fonton]La 26-an de junio 2012, je la malfermo de la à l'ouverture de la 14-a parlamenta periodo, la neregistritaj deputitoj estis naŭ. Tiu grupo estas konsiderata kiel opozicia[2].
Listo de la nunaj nealiĝintaj deputitoj (interkrampe : klasado de la ministerio pri enlandaj aferoj se malsama al la nomo de la partio, koalicio aŭ deputito) :
Nomo | Politika partio | Distrikto | N° distr. | Notoj | |
---|---|---|---|---|---|
Sylvie Andrieux | eksa - Socialisma partio (PS) | Bouches-du-Rhône | 01303 | Eksigita el Socialisma grupo (SRC) la 22-an de majo 2013 sekve de kondamno pro devojigo de ŝtata mono | |
Véronique Besse | Mouvement pour la France (MPF) (Diversa Dekstro) | Vendée | 08504 | ||
Nicolas Dupont-Aignan | Debout la République (DLR) (Diversa Dekstro) | Essonne | 09208 | ||
Gilles Bourdouleix | Centre national des indépendants et des paysans (CNIP) (Diversa Dekstro) | Maine-et-Loire | 04905 | ||
Jean Lassalle | Mouvement démocrate (MoDem) (Le Centre pour la France) | Pyrénées-Atlantiques | 06404 | ||
Gilbert Collard | Sendependaj (SE) (Rassemblement Bleu Marine (RBM)) | Gard | 03002 | ||
Marion Maréchal-Le Pen | Front National (FN) (Rassemblement Bleu Marine (RBM)) | Vaucluse | 08403 | ||
Jacques Bompard | Ligue du Sud (LS) (Extrême droite, "Ekstrema Dekstro") | Vaucluse | 08404 |
Malnovaj nealiĝintoj
[redakti | redakti fonton]Oficiala fonto : Oficiala listo de la modifoj faritaj en la konsisto de la nacia Asembleo sur retpaĝo de la nacia Asembleo
Nomo | Politika partio | Distrikto | N° distr. | Notoj | |
---|---|---|---|---|---|
Ary Chalus | Guadeloupe unie, socialisme et réalités (Diversa Maldekstro) |
Gvadelupo | 97103 | Li anoncis la 4-an de julio 2012 ke li aliĝis al la grupo "Radical, républicain, démocrate et progressiste" (Maldekstra Radikala Partio). | |
David Vergé | Sendependa (Diversa Dekstra) |
Wallis-et-Futuna | 98601 | Kvankam li estis konsiderata de la ministerio pri enlandaj aferoj kiel "Diversa Dekstro" okaze de sia elekto, li aliĝis al la socialisma, respublikisma kaj civitana grupo kiel alligita la 25-an de julio 2012. | |
Yannick Moreau | Sendependa (Diversa Dekstro) |
Vendée | 08503 | Ano de la grupo de nealiĝintoj, li decidis la 17-an de junio 2013 aliĝi al la grupo UMP. |
13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko (de la 20-a de junio 2007 ĝis la 19-a de junio 2012)
[redakti | redakti fonton]Origine 6, la nealiĝintaj deputitoj estis 12 fine de la 13-a parlamenta periodo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Regularo de la franca nacia Asembleo, alirita la 5-an de decembro 2012.
- ↑ Listo de la nealiĝintoj en la 26-a de junio 2012, tago de la oficiala deklaro de la parlamentaj grupoj, oficiala TTT-ejo de la nacia Asembleo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Franca nacia Asembleo
- Listo de la deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Parlamenta grupo
- Francaj deputitaj balotoj de 2012
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|