Nacia Asembleo de Namibio
Aspekto
Nacia Asembleo de Namibio | |||||
---|---|---|---|---|---|
malsupera ĉambro | |||||
Komenco | novembro 1989 vd | ||||
Lando(j) | Namibio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Nacia Asembleo (angle National Assembly) estas la dua ĉambro de la parlamento de la Respubliko Namibio. La Nacia Konsilio de Namibio konsistigas la unuan ĉambron de la parlamento.
Laŭ la namibia konstitucio de marto 1990 la Nacia Asembleo de Namibio havas 72 deputitojn, kiuj elektiĝas en ĝeneralaj balotoj por daŭro de 5 jaroj. Ses el la deputitoj estas rekte nomumitaj de la ŝtata prezidento kaj tial ne havas rajton partopreni en voĉdonoj. Prezidanto de la Nacia Asembleo estas Theo-Ben Gurirab.
Rezultoj de la parlamentaj balotoj de la 15-a kaj 16-a de novembro 2004:
Partio | Procentaĵo da voĉoj | Seĝoj |
---|---|---|
SWAPO | 75,60 % | 55 |
Kongresaj demokratoj (COD) | 7,20 % | 5 |
Demokratia Gimnastikeja Alianco (DTA) | 5,02 % | 4 |
Nacia Unueca Demokratia Organizaĵo (NUDO) | 4,10 % | 3 |
Unuiĝinta Demokratia Fronto (UDF) | 3,50 % | 3 |
Respublikana Partio | 1,90 % | 1 |
Monitor Action Group (MAG) | 0,80 % | 1 |
Nomumitaj parlamentanoj | 6 | |
100% | 78 |
Nacia Asembleo kaj Nacia Konsilio havas sian sidejon en la nacia ĉefurbo Vindhuko kaj kunvenas en la tiel nomata "palaco de inko".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la Nacia Asembleo (en la angla)
- konstitucio de Namibio
- rezultoj de la parlamentaj balotoj en Namibio Arkivigite je 2013-01-12 per Archive.today