Municipo Saldus
municipo Saldus | ||
latve Saldus novads | ||
municipo | ||
Saldus
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Kuronio | |
Ŝoseo | A9 Rigo-Liepāja | |
- Ŝoseo | P105 Saldus-Ezere | |
- Ŝoseo | P108 Ventspils-Saldus | |
- Ŝoseo | P109 Kandava-Saldus | |
Urboj | Saldus, Brocēni | |
Riveroj | Venta, Vadakste, Ciecere, Ezere | |
Ĉefurbo | Saldus | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 142 m s. m. | |
Areo | 2 179 km² (217 900 ha) | |
Loĝantaro | 27 110 (2021[1]) | |
Denseco | 12,44 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-088 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Saldus Municipality | ||
Retpaĝo: saldus.lv | ||
La distrikto > municipo Saldus (latve Saldus novads) estas distrikto en okcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Saldus (latve Saldus rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 2 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Saldus novads, Brocēnu novads). La centro de la distrikto situas en Saldus.
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas nordoriente distrikto Tukums, sudoriente distrikto Dobele, sude Litovio (distriktoj Telŝiao kaj Šiauliai), sudokcidente distrikto Dienvidkurzeme kaj nordokcidente distrikto Kuldīga.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro de la distrikto estas konata ekde la bronzepoko. En 12-a jarcento, la distrikto estis loĝita plejparte fare de la kuronoj, en la orienta parto miksita kun la zemgaloj. En la 13-a jarcento, la plej granda parto de ĝi apartenis al la Kuronia Interlando, malgrandaj partoj al kuronaj Bandava kaj zemgalaj Dobene. Ekde la meza de la 13-a jarcento la lando iĝis parto de Livonio, preskaŭ la tuta teritorio apartenis al la Livonia Ordeno, krom la maldekstra bordo de Venta, kiu apartenis al la Diocezo de Kurzeme. En 1561-1795 ĝi estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio, ekde 1795 ĝi estis inkludita en la rusa Kurlanda provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]La plej granda parto de la distrikto situas en la suda parto de la Orienta Kuronia Altebenaĵoj.(latve Austrumkurzemes augstiene) Sude malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene). Arbaroj ĉirkaŭ 40% de la teritorio. Mineraloj - kalkoŝtono (Kūmas, Nīgrande, Sātiņi-Sesile), dolomito (Poģi), argilo (Ceplīši, Ciecere, Saldus, Brocēni, Sātiņi), sablo (Namiķi), torfo (Gāgu, Veiķenieku marĉoj).[2][3]
Averaĝa temperaturo: -6 °C en januaro, +16 °C en julio. Precipitaĵo 650–750 mm jare.[4]
Tuta teritorio de la distrikto situas en la baseno Venta. Gravaj riveroj: Venta, Ciecere, Zaņa, Ezere, Vadakste, norde Ēda (Šķēde), Amula, Imula.
Grandaj lagoj: Cieceres 2,8 km², Remtes 0,76 km².[2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Distrikto Saldus havas 27 110 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 12,4 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[5][6] |
---|---|---|---|---|
1. | Saldus | Urbo | - | 10 833 |
2. | Brocēni | Urbo | - | 3105 |
3. | Druva | Vilaĝo | Saldus | 1045 |
4. | Lutriņi | Vilaĝo | Lutriņu | 514 |
5. | Kalni | Vilaĝo | Nīgrandes | 507 |
6. | Ezere | Vilaĝo | Ezeres | 500 |
7. | Nīgrande | Vilaĝo | Nīgrandes | 372 |
8. | Kursīši | Vilaĝo | Kursīšu | 359 |
9. | Oškalni | Vilaĝo | Cieceres | 357 |
10. | Pampāļi | Vilaĝo | Pampāļu | 351 |
Administraj unuoj
[redakti | redakti fonton]Urboj (pilsēta)
[redakti | redakti fonton]Saldus pilsēta, Brocēnu pilsēta.
Paroĥoj (pagasts)
[redakti | redakti fonton]Blīdenes pagasts, Cieceres pagasts, Ezeres pagasts, Gaiķu pagasts, Jaunauces pagasts, Jaunlutriņu pagasts, Kursīšu pagasts, Lutriņu pagasts, Nīgrandes pagasts, Novadnieku pagasts, Pampāļu pagasts, Remtes pagasts, Rubas pagasts, Saldus pagasts, Šķēdes pagasts, Vadakstes pagasts, Zaņas pagasts, Zirņu pagasts, Zvārdes pagasts.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Brocēni konstrumateriala planto
-
Remte grandbieno
-
Saldus, Miera strato
-
Ezere grandbieno
-
Silzemju lageto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 8-550.
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 3-281.
- ↑ Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)