Saltu al enhavo

Multlingveco en muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Multlingveco en muziko temas pri la uzo de pluraj lingvoj fare de individuaj kantistoj, muzikaj bandoj.

La elekto de lingvo(j) en la muzika industrio havas signifajn implicojn por kaj artistoj kaj spektantaroj. Ĝi povas influi la tutmondan atingon de kanto, la kulturan resonancon kiun ĝi povas havi, kaj eĉ ĝian komercan sukceson. La fenomeno de la tutmondiĝo, intensigita de la nuntempa amaskomunikila teknologio, permesis la disvastiĝon de multaj lingvoj en populara muziko, ebligante ilin atingi spektantarojn preter ilia tradicia parolantaro, ĉar ekde la 2020-aj jaroj, montriĝis signifa ĉeesto aŭ pliiĝo de kantoj en aliaj lingvoj ol la angla, indikante ŝanĝon en aŭskultantpreferoj. Ĉi tiu tendenco ne temas nur pri la uzo de lingvoj pro diverseco, sed estas strategia movo kiu reflektas la ĉiam pli tutmondan naturon de la muzikkonsumo. Ĉi tiu plurlingva aliro redifinas la muzikan industrion, defias la regadon de la angla kaj prezentas pli inkluzivan muzikan pejzaĝon. Tio kondukis al situacio kie la angla, kvankam ankoraŭ la plej favorata lingvo en la muzika industrio, kunekzistas kun la postulo je pli da nacilingvaj kantoj, kreante pli riĉan kaj pli diversan lingvomelodian pejzaĝon. Krome, la integriĝo de artefarita intelekto (AI) en muzikkreado povus ebligi al tradicie subreprezentitaj lingvoj akiri eminentecon, kondukante al eĉ pli lingvovaria muzika oferto. Ĉi tio povus malfermi novajn eblecojn por artistoj eksperimenti kun lingvoj en novigaj manieroj,

Konservi la lingvan diversecon signifas elstarigi la unikecon de kantoteksto, transdonante la poezion de la aŭtoroj kaj defendi la riĉecon de ĉiu lingvo kantante en plej diversaj lingvoj, eĉ en indiĝenaj lingvoj[1]. La atento kaj demando por nacilingvaj kantoj kreskadas, eĉ en Nederlando, lando, en kiu oni favoras la anglan en edukado kaj komerco malavantaĝe de la nederlandaj studoj, kiuj estas minacataj de formorto[2]. Konstateblis en marto de 2019 ke la tri unuaj furorkantoj de la 40 plej ŝatataj kantoj en Nederlando konsistis por la unua fojo en dek kvar jaroj el nederlandlingvaj kantoj[2]. Kantado en sia propra lingvo estas spertata kiel pli persona: la kantistoj povas uzi ĝin por traduki siajn plej profundajn emociojn, kaj la tekstoj estas multe pli bone komprenataj de la spektantaro[2].

En multaj landoj kie muziko oftege rilatas al tradicio kiel ekzemple en Mezoriento homoj ne tiom kutimas aŭskulti eksterlandan muzikon kaj proponi la guston de kantoj en malsamaj lingvoj kaj kun diversaj kulturaj influoj estas iom malfacila sed laŭdinda paŝo por malfermi sian muzikan sintenon.

Kantistoj kiu kantas en plej eble multe da lingvoj

[redakti | redakti fonton]

La kantoj kiuj ekzistas en plej eble multe da lingvoj estas Frato Jakobo kaj Paca Nokt', kies originalo estas en la germana, estas tradukita al pli ol 300 lingvoj aŭ lingvovariantoj (dialektoj)[3][4].

Esperanto povas montri alian vojon kiu celas respekti la multlingvecon kaj multkulturecon de la mondo sen favori la nuntempan kulturan superregadon fare de nur kelkaj lingvoj (kaj kulturoj)[5]. La kantisto JoMo estis jam dufoje menciita en la 'Guiness book of records' (Guinness-libro de rekordoj) pro kantado en plej eble multe da lingvoj i.a. en la angla urbo Letchworth li donis sian unuan rekord-rompantan 25-lingvan koncerton[6][7]. Afiŝo rilate al la eŭropa tago de la lingvoj en 2009 (Giornata europea delle lingue) pri koncerto kiun li donis en Italio (Chiavari) mencias 26 lingvojn.

La barata kantistino Alka Yagnik kantas en pli ol 20 lingvoj[8].

Polyglot Gathering en Berlino (2015)

[redakti | redakti fonton]

JoMo ankaŭ kantis en trideko da lingvoj dum la berlina plurlingvula kunveno en 2015[9] [10]. Krom kanton en la pikarda (dialekto el Francio) kaj miksitan kanton en ses lingvoj (germane, france, pole, angle, ruse kaj esperante), la poliglota publiko dum la Polyglot Gathering en Berlino (2015) povis elekti inter kantojn en 29 pliaj lingvoj (ne-miksitaj kantoj) en jenaj lingvoj [11]: la franca, hispana, itala, okcitana, portugala, rumana, araba, kataluna, kosa, ĉuvaŝa, germana, angla, eŭska, ĉina, hebrea, haita, lingala, nederlanda, japana, pola, rusa, romaa (romani), ukraina, jida, kroata kaj esperanto, de kiuj 10 lingvoj estis ne hindeŭropaj.

Ekonomie dominantaj lingvoj kaj kvotoj

[redakti | redakti fonton]

Post la dua milito en iuj landoj, ekzemple Nederlando, pro la deviga enkonduko de la angla lingvo en la eduksistemo kaj poste sub premo de merkataj cirkonstancoj kondukis al malekvilibro en la uzo de lingvoj en kanzonoj [12].

Se kanto ne estas verkita en vaste uzata lingvo, tiam ĝi estas kutime verkita en iu ajn superrega lingvo en la devenlando de la muzikisto aŭ en alia, vaste agnoskita lingvo kiel la angla, germana, hispana aŭ franca. Estas ekstreme ofta fenomeno en la kampo de muziko ke kanto estas verkita en iu ajn nuntempa lingvafrankao (latine lingua franca). Multaj kantistoj ŝajnas ignori siajn proprajn lingvojn surbaze de ekonomiaj argumentoj[1], ĉar ili opinias ke la ekonomia statuso de lingvo verŝajne estas la plej grava argumento por komerca sukceso en la cirkvito de la pop- kaj rokmuziko[13]. Por doni ne nur financan sed ankaŭ kulturan impulson al la nacia muzikindustrio, kelkaj landoj volis enkonduki kvoton por kantoj en la propra(j) oficiala(j) lingvo(j) de tiuj landoj Por redoni impulson financan kaj kulturan al sia propra distro-industrio iuj landoj kiel Francio (en 1996) leĝigis ke minimume 40% de la kantoj estu en la franca lingvo[12]. Kontraŭuloj de la kvotosistemo argumentas ke 'deviga' invitos al kvereloj pri la interpretado de la minimumo, sed precipe ke kvotoj mense metus kantoj en la propra lingvo en nepopularan kategorio de muziko kiu bezonas registaran protekton por ne forvelki[12].

Iuj kantistoj kiuj ne kantas en hegemonia lingvo kaj tamen deziras koncerti internacie solvas la lingvan demandon pere de 'supratekstigo' t.e. ekrano kiu tekstigas la tradukon de la kantotekstoj supra la scenejo. Aliaj (ekzemple Emmy the Great, Gwenno Saunders kaj Maria Usbeck[1]) kantas nacilingve, angle sed konscie ankaŭ en aliaj lingvoj.

Listo en du kategorioj

[redakti | redakti fonton]

a listo estas dividata en du kategorioj:

1. individuaj kantistoj kantantaj plurlingve

2. muzikgrupoj kantantaj plurlingve

Unue estas listigitaj la nomo de la individuaj kantistoj aŭ grupoj, sekvata (inter krampoj) de la lingvoj en kiuj ili kantas.

Listigitaj estas artistoj kiuj en la angla vikipedia versio almenaŭ kantas en du lingvoj*, kvankam tiukaze temas nur pri dulingveco kaj ne pri plurlingveco kaj 'multlingvismo'. Plejmulto de la kantistoj 'papage' kantas en fremdaj lingvoj, kvankam ili ofte sukcesas bone kanti, ekzemple helpe de la Internacia Fonetika Alfabeto.

* (la propra + esperinde en pli ol unu alia lingvo)

NE listigitaj estas

  • Artistoj (ekzemple Adiemus) kiuj kantas ekskluzive en 'fikcia', 'imagita' lingvo (formita de silaboj kaj inventitaj vortoj) el arta vidpuntko (pro la melodio kaj etoso ekzemple), sed ne en alia lingvo kiel ekzemple ilia gepatra lingvo.
  • Artistoj kiuj kantas 'makarone' [14] t.e.kies kantoj havas nur kelkajn vortojn aŭ tekstopartojn (ekzemple refreno) en du aŭ pliaj lingvoj. Bonaj ekzemploj de tiaj kantoj estas ekzemple la kanto Work of Art de Haikaa Yamamoto en pli ol 20 lingvoj, la kanto Atentu de la grupo Kajto, kiu havas po unu tekstolinion en 35 lingvoj, kun komenca kaj fina linio en Esperanto.[15] kaj la kanto 'Eén wereld, één stem" (unu mondo, unu voĉo) de la nederlanda kantisto Rob de Nijs kiu nur parteton kantas en Esperanto.
  • Kantistoj kiuj nur kantas plurlingve en repertuaro de klasika muziko (simple ĉar alikaze necesus mencii ĉiujn operkantistojn ĉar tiel la aliaj kantistoj malfacile troveblus inter ili).

Listo de individuaj kantistoj kantantaj plurlingve

[redakti | redakti fonton]

Listo de muzikgrupoj kantantaj plurlingve

[redakti | redakti fonton]

−> Unue estas listigitaj la nomo de la grupo, sekvata de la lingvo(j) en kiuj ili kantas (inter krampoj)

  • 2NE1 (sudkorea grupo: korea, angla, japana)
  • ABBA (sveda, angla, germana, itala, hispana, franca)
  • Alabina (araba, hebrea, hispana, franca)
  • Apulanta (finna, angla)
  • Arcade Fire (plejparte angla, franca)
  • Banghra (hispana, angla)
  • Big Time Rush (angla, hispana)
  • BaSix (dana, angla)
  • The Barry Sisters (jida, angla, hebrea, hispana)
  • The Beatles (angla, franca, germana)
  • Blonde Redhead (angla, franca, itala)
  • Breed 77 (angla, hispana)
  • Buranovskije Babuŝki (rusa, udmurta, angla)
  • Celtic Women (angla, irlandgaela, latina, itala kaj germana)
  • Clannad (Irlando) - (irlanda, angla, algonkena, ĉeroka)
  • Clouseau (nederlanda, angla)
  • Coldrain (angla, japana)
  • Cronometrobudú (hispana, esperanto, japana)
  • Culcha Candela (germana, angla, hispana)
  • Die Toten Hosen (germana, angla)
  • Daniel Kahn & The Painted Bird (angla, jida)
  • Dimmu Borgir (norvega, angla)
  • Radiodervish (araba, angla, franca, itala, hispana)
  • Duran Duran (angla, hispana, franca, portugala)
  • Eiffel 65 (angla, itala)
  • Einstürzende Neubauten (germana, angla)
  • El Chombo (hispana, angla)
  • Esperanto (belgia grupo de 1973-1975: angla, franca, hispana)
  • Fabrika (rusa, angla, franca, itala, kabarda)
  • Girls' Generation (korea, angla, japana)
  • Goldfinger (angla, germana)
  • Gregorian (angla, germana, franca, latina)
  • Grimskunk (franca, angla)
  • Il Divo (angla, itala, hispana, franca, latina)
  • Il Volo (itala, angla, hispana)
  • Irie Révoltés (germana, franca)
  • Impaled Nazarene (angla, finna)
  • Kajto (Esperanto, nederlanda, frisa, angla)
  • Kalamashaka (angla, svahila)
  • KMFDM (angla, germana, rusa, hispana, ĉeĥa kaj esperanto)
  • Light in Babylon (hebrea, turka, persa)
  • Marga Muzika (litova, slava, balkana)
  • Massilia Sound System (franca, okcitana)
  • Mediæval Bæbes (angla, latina, mezepoka angla, franca, itala, rusa, sveda, 'cadeneta', skota, germana, manksa, hispana, kimra, bavara, provencala, irlanda gaela, kornvala)
  • Milk & Honey (araba, angla, franca)
  • Minimum Serious (franca, angla)
  • No Mercy (hispana, angla)
  • Nový Svět (hispana, itala, angla, franca, germana)
  • One Ok Rock (japana, angla)
  • Os Mutantes (portugala, angla)
  • Os Paralamas do Sucesso (portugala, hispana)
  • Premiata Forneria Marconi (itala, angla)
  • Puffy AmiYumi (japana, angla)
  • Rize (japana, angla)
  • Rammstein (germana, angla, franca, latina, rusa, hispana)
  • Réverie (itala, angla, friula, esperanto)
  • Roxette (sveda, angla, hispana)
  • Sa Dingding (Mongolio, Ĉinio) - tibeta, ĉina, sanskrito, lagu (mortinta mongola lingvodialekdo) kaj mem inventita artlingvo por esprimi emociojn[22].
  • Santana Carlos (hispana, angla)
  • Souad Massi (Alĝerio) - araba, berbera, franca, angla
  • Scorpions (germana, angla)
  • Seeed (germana, angla)
  • Sepa kaj Asorti (litova, angla, rusa, esperanto)
  • S.E.S (korea, japana)
  • Shonen Knife (japana, angla)
  • Skootteri (finna, angla, sveda)
  • Slobo Horo (turka, albana, serba, balkanaj lingvoj)
  • Smokey Mountain (tagaloga, angla, japana)
  • Soap&Skin (germana, franca, angla)
  • Sugar (korea, japana)
  • Super Junior (korea, ĉina mandarena, japana)
  • Super Junior-M (korea, ĉina mandarena)
  • Susheela Raman (Britio-Barato) angla, sanskrito, tamila, hinda, luo, telugua, franca[23]
  • TEAM (slovaka, esperanto, angla)[24]
  • The Mars Volta (angla, hispana)
  • The Temptations (angla, tagaloga)
  • Tokio Hotel (germana, angla)
  • Trybe (conga, sota, kosa, zulua)
  • Zeraphine (germana, angla)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Marielle Rispail - Louis-Jean Calvet, Quand les chansons disent les mouvements du monde, 2021 parte rete, L'Harmattan, 289 paĝoj, ISBN 978-2-343-24100-5

Laëtitia Giorgis, «Marielle Rispail (dir.), Quand les chansons disent les mouvements du monde», Lidil rete, 66 | 2022, DOI: https://doi.org/10.4000/lidil.10879

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Buitenlanders zingen Nederlands (Listo de eksterlandaj kantistoj kantantaj en la nederlanda).

Garbhan MacAoidh, Ĉu lingvo influas la melodion de kantoj? Arkivigite je 2020-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, Monato, p. 16, 41-a jarkolekto, majo 2020

Interkulture - multlingveco en muziko, YouTube

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi listo baziĝas parte sur la anglalingva artikolo List of multilingual bands and artists en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) Emma-Lee Moss, Emmy the Great: 'It’s time to retire English as pop’s lingua franca' (Emmy la Granda: "Venis la momento emeritigi la anglan kiel lingvofrankaon de la popmuziko), The Guardian, la 30-a de majo 2016, alirite la 1-an de septembro 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 (nederlanda) Johan van Heerde, Trots op het Nederlands: dus rapt de jeugd in eigen taal (Fiera je la nederlanda: do la junularo rapas en sia propra lingvo), Trouw, la 26-an de junio 2019, alirte la 2-an de septembro 2019.
  3. (en) Stille Nacht song contest 2018 Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. (en) Silent Night, Silent Night Web.
  5. (eo) Jorge Camacho, En: Alternativa novaĵretejo nun ankaŭ en Esperanto, Libera Folio, la 6-an de decembro 2010, alirite la 21-an de aprilo 2024
  6. Paul Gubbins, Mikeo Seaton, Verda urbo, verda kongreso (konsultita 24 aŭgusto 2016)
  7. Edmond & Arlette Plutniak, Post 11-jara paŭzo denove en Arras, (PDF), La Ondo de Esperanto, p. 16, n-r11, 2018.
  8. 8,0 8,1 (en) Richa Shukla, "Alka Yagnik lends her voice to a Rajasthani film", The Times of India. la 25-an de juniop 2015, alirite la 20-an de aprilo 2021
  9. Duncan Charters. (2015) Polyglot Conferences and Gatherings: observing a new phenomenon ("plurlingvaj konferencoj kaj renkontiĝoj: observante novan fenomenon") (PDF-dosiero) (angle, esperante, pole), eldoninto Ilona Koutny, eldonejo Wydawnictwo rys, Poznano, p. j 164–276.
  10. Judith Meyer. (2015, n-ro 94-95 (3-4)) “Polyglot Gathering”, 1-a ĝis 4-a de majo 2015 en Berlino" (PDF-dosiero) (esperante), eldoninto Detlev Blanke, eldonejo Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA), Rotterdam, p. j 2–3.
  11. https://www.facebook.com/notes/polyglot-gathering-event-series/jomos-song-list-multilingual-concert-on-may-3rd/852464911473670
  12. 12,0 12,1 12,2 Frank Jansen : 'Een quotum voor Nederlandstalige liedjes ? (ĉu kvoto por nederlandlingvaj kantoj?) in : Onze Taal (nia lingvo) 2008-9, p. 255)
  13. Christophe Verbiest: Transatlantic travails, Flanders Today, nro. 10 febr. 2016, p. 14.
  14. Riemer Reinsma : "I kiss you te pletter" - 'Nederlandse liedjes in meer dan één taal' (nederlandaj kantoj en pli ol unu lingvo), Onze Taal (Nia Lingvo), 2009/5, p. 126-130
  15. teksto de la kanto Atentu de la esperantlingva grupo Kajto: en Esperanto, la germana, angla, itala, frisa, franca, nederlanda, pola, finna, litova, urdua, portugala, hebrea, greka, sveda, bengala, dana, java, hispana, jida, kataluna, gaela, eŭska, hungara, kroata, korea, skota, ladina, estona, ĉeĥa, papiamenta, martinika kreola, vjetnama, malaja kaj ĉina (La kanto mem en Youtube).
  16. (eo) Ulrich Matthias, Latvia BET superis ĉiujn atendojn, La Ondo de Esperanto, paĝoj 23-24, n-ro 3 (317) 2023
  17. (de) Biografio BeNuts, last.fm
  18. (en) Biografio de EMAR, Last.fm
  19. (pl) Karolina Cicha zaśpiewa "Wieloma językami" ( Karolina Cicha kantos "Multajn lingvojn"), Gazeta Współczesna, la 17-an de novembro 2012
  20. (en) Robin Denselow, Olcay Bayir: Rüya review – intriguing and gloriously mournful songs, The Guardian, la 22-an de marto 2019
  21. (eo) Shakira vendis sian muzikkatalogon, kiu entutas je 145 kantoj Arkivigite je 2021-01-27 per la retarkivo Wayback Machine, Votuporanganu,
  22. (de) Biografio de Sa Dingding, laut.de, Sa Dingding: "Lerni sanskriton instigis min krei mian propran lingvon, kie la muziko estigas novajn vortojn formitajn de emocioj".
  23. (de) Biografio de Susheela Raman, laut.de : "Susheela Raman ne produktas mondmuzikon, kiu preparas eksterlandajn kantojn por eŭropaj oreloj. La kantoj pli montras la vojon al la estonta popmuzika mondo en kiu landlimoj, naciismoj kaj patriotismoj ne plu ludas rolon, mondo plena de reciproka respekto kaj sentima unuiĝo"..
  24. slovaka artikolo "Historio de TEAM" de la retejo team-online.sk, kie tre detale kaj diferencite skiziĝas la kontribuo de la manaĝero Stano Marček al la sukceso de la grupo: Manažér skupiny Stano Marček zorganizoval turné TEAMu na Svetový esperantský kongres do Brightonu v Anglicku. TEAM koncertuje v anglickom Brightone, v Holandsku a Nemecku s repertoárom v esperante a v angličtine. ("La grupa manaĝero Stano Marček organizis turneon de TEAM al la Monda Esperanto-Kongreso de Brajtono en Anglio. TEAM koncertis en la angla urbo Brajtono, en Nederlando kaj Germanio per repertuaro en Esperanto kaj en la angla."). Ne certas ĉu TEAM ankaŭ kantis en la ĉeĥa lingvo.