Saltu al enhavo

Monumento al Malkovroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Malkovroj
monumento, kultura heredo [+]
Koordinatoj38° 41′ 37″ N, 9° 12′ 20″ U (mapo)38.693676-9.20569Koordinatoj: 38° 41′ 37″ N, 9° 12′ 20″ U (mapo) [+]

ArkitektoJosé Ângelo Cottinelli Telmo

Estiĝo10-a de oktobro 1960

Monumento al Malkovroj (Lisbono)
Monumento al Malkovroj (Lisbono)
DEC
Lokigo de Lisbono en Portugalio

Map
Monumento al Malkovroj

Vikimedia Komunejo:  Padrão dos Descobrimentos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monumento al Malkovroj, Lisbono.
Detalo de la monumento en la okcidenta flanko.

La Monumento al Malkovroj (en portugala Monumento aos Descobrimentos), populare konata kiel Padrão dos Descobrimentos (aŭ simple padrão), estas monumento konstruita en 1960, ĉe la bordo de la rivero, en Belém, Lisbono, Portugalio, por omaĝi la memoron de la 500jariĝo de la morto de Henriko la Navigisto.

Ĝi estis mendita de la faŝismeca reĝimo de Salazar ema omaĝi la koloniisman historio de Portugalio, havas 52 metrojn de alto kaj omaĝas la maristojn, reĝajn mecenatojn kaj ĉiujn partoprenintojn en la disvolvigo de la Epoko de Malkovroj. La aŭtoroj de la verko estis la arkitekto José Ângelo Cottinelli Telmo kaj la skulptisto Leopoldo de Almeida.

La Monumento al Malkovroj kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Monumenton al Malkovroj kiel unu el du ĉefaj vidindaĵoj el Lisbono, enkalkulante la ĉeurban palaco de Keluzo:

Nun al Lisbono flugas la vojaĝantoj Ibere.
Ĝiaj bulvardoj, placoj kun skulptoj lukse patosaj
mirigas Uttu Noan. -Jen la Palaco Somera
de Keluz, ekstermure, kun ruĝeblanka fasado,
kaj ĉe l'haveno vasta, la Monumento Naviga.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

38° 41′ 37″ N 9° 12′ 20″ U / 38.69361 °N, 9.20556 °U / 38.69361; -9.20556 (mapo)