Miroslav Skála
Miroslav Skála | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1924 en Brno |
Morto | 24-an de februaro 1989 (64-jaraĝa) en Brno |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Liběna Skálová (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto redaktoro dramaturgo prozisto sciencfikcia verkisto dramaturgo ĵurnalisto radio editor (en) |
Miroslav Skála (naskiĝis la 6-an de aprilo 1924 en Brno - mortis la 24-an de februaro 1989 en Brno per memmortigo) estis ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto.
Miroslav Skála studis gimnazion en Kyjov. Dum la dua mondmilito li estis laborigita de la faŝisma reĝimo en brunkarba minejo. Post la milito li studis filozofian fakultaton en Brno, fakojn ĉeĥa lingvo, rusa lingvo kaj teatrologio. Poste li fariĝis instruisto, sed ekde 1954 li laboris kiel literatura redaktoro de Ĉeĥoslovaka Radio. Kune kun Vladimír Fŭ kaj Vlastimil Pantůček li formis triopon, kiu kreis serion da sukcesaj programeroj.
En 1959 ili komune fondis satiran teatron Večerní Brno (Vespera Brno), kie Skála aktivis kiel aŭtoro. (Nun la teatro apartenas al la mimo kaj aktoro Boleslav Polívka).
Post 1968 Skála devis forlasi la radion de Brno (laŭ certaj informoj pro politikaj motivoj, laŭ aliaj pro nerva malsano) kaj fariĝis lektoro de pupteatro Radost, eĉ li gvidis marionetojn. En 1974 estis aljuĝita al li parta invalida pensio kaj ekde tiu tempo li dediĉis sin al literaturo.
Malgraŭ negaja sorto kaj trista morto liaj verkoj estas plenaj de humuro.
La vorto „skála“ en la ĉeĥa signifas „roko“.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Svatební cesta do Jiljí (Nuptovojaĝo al Jiljí, 1972)
- Cesta kolem mé hlavy za 40 dnů (Vojaĝo ĉirkaŭ mia kapo dum 40 tagoj, 1979 - el psikiatria sanatorio)
- Uvěřitelné příběhy Doktora Papula (Kredeblaj aventuroj de doktoro Papul, 1981 - bonhumora rakonto pri junuloj, kiuj travivas semajnon en montara kabano)
- Holubník na odvrácené straně Měsíce (Kolumbejo sur la kaŝita flanko de la Luno, 1984)
- Tamtamy (Tamtamoj, 1986 - sci-fi)
- Moji dvojníci (Miaj similuloj, 1994)
- Strašidlopis (Fantomologio, 1998)
- Malé mozkové příhody (Malgrandaj cerbaj eventoj - neeldonita)
Dramoj
[redakti | redakti fonton]- Charleston v 6 hodin ráno (Chaleston je la sesa matene, 1961)
- Pozor, hodný pes (Atentu pri bonkora hundo, 1961 - kune kun Vladimír Fŭ)
- Anděl na střeše (Anĝelo sur tegmento, 1961 - kun Vlastimil Pantůček)
- Drak je drak (Drako estas drako, 1963 - kun Vladimír Fŭ kaj Vlastimil Pantůček - tre sukcesa satira komedio)
- Angličan na rožni (Anglo sur rostilo, 1969)
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Kredeblaj aventuroj de doktoro Papul (esperantigita de Jan Smejkal, sed neeldonita)
Filmigita
[redakti | redakti fonton]- Svatební cesta do Jiljí (Nuptovojaĝo al Jiljí - televida filmo (1983) kun Josev Abrhám kaj Libuše Šafránková, reĝisoris Hynek Bočan)
- Cesta kolem mé hlavy (Vojaĝo ĉirkaŭ mia kapo - 91984 kun Ondřej Havelka, reĝisoris Jaroslav Papoušek)