Miristikacoj
Miristikacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
miristiko Myristica Gronov. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La miristikacoj[2] (latine Myristicaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo magnolialoj (Magnoliales). Ĝi enhavas 21 genrojn, kaj 170 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas miristiko[2].
Tiuj plantoj troviĝas en la tropikaj kontinentaj areoj. Ili estas monoikaj aŭ dioikaj. La floroj estas unuseksaj, grupiĝas en infloresko. La florpartoj formiĝas en rondoj. La ovario estas unugrajna kaj elformiĝas nur el unu karpelo.
La plej konata specio estas la bonodora miristiko, aŭ muskatarbo[2] (Myristica fragrans) devenanta el la Molukoj. Ĝi estas kultivata ĉie en la tropikoj, precipe pro ĝia semo, la muskato[4], kiun oni uzas raspinte kiel spicaĵon.
Oni produktas el la grajno eĉ buteron. Ĉar la grajno entenas la venenan miristikinon, tiel konsumado de duona nukso povas kaŭzi morton.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Magnoliales Bromhead - magnolialoj
- Myristicaceae R.Br. - miristikacoj
- Bicuiba W.J. de Wilde - bikuibo
- Brochoneura Warb. - brokoneŭro
- Cephalosphaera Warb. - cefalosfero
- Coelocaryon Warb. - celokario
- Compsoneura Warb. - kompsoneŭro
- Doyleanthus Sauquet - dojleanto
- Endocomia W.J. de Wilde - endokomio
- Gymnacranthera (A. DC.) Warb. - gimnakrantero
- Haematodendron Capuron - hematodendro
- Horsfieldia Willd. - horsfildio
- Iryanthera (A. DC.) Warb. - iriantero
- Knema Lour. - knemo
- Mauloutchia Warb. - maŭluĉio
- Myristica Gronov. - miristiko[2]
- Osteophloeum Warb. - osteofleo
- Otoba (A. DC.) H. Karst. - otobo
- Paramyristica W.J. de Wilde - paramiristiko
- Pycnanthus Warb. - piknanto
- Scyphocephalium Warb. - scifocefalio
- Staudtia Warb. - staŭtio
- Virola Aubl. - virolo
- Myristicaceae R.Br. - miristikacoj
- Magnoliales Bromhead - magnolialoj
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ilustraĵo de muskatarbo (Myristica fragrans)
-
Fruktoj kaj semoj de muskatarbo (Myristica fragrans)
-
Folioj kaj frukto de muskatarbo (Myristica fragrans)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Myristicaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 miristiko en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Myristicaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-05-01 .
- ↑ muskato en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets