Mimus
Aspekto
Mimus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mimus gilvus Margarita Insulo, Venezuelo
Ĉilia mokbirdo (M. thenca)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Mimus estas nearktisa kaj neotropisa genro de birdoj de la familio de Mimedoj. Ĝi enhavas la tipajn mokbirdojn. En 2007, la genro Nesomimus estis enmerĝita en Mimus fare de la American Ornithologists' Union[1].
Estas lokita en la genro la jenajn speciojn:
- Brundorsa mokbirdo, Mimus dorsalis
- Bahama mokbirdo, Mimus gundlachii
- Longvosta mokbirdo, Mimus longicaudatus
- Patagonia mokbirdo, Mimus patagonicus
- Ĉilia mokbirdo, Mimus thenca
- Blankzona mokbirdo, Mimus triurus
- Norda mokbirdo, Mimus polyglottos
- Sokora mokbirdo, Mimus graysoni
- Tropika mokbirdo, Mimus gilvus
- Helbrova mokbirdo, Mimus saturninus
- Grandbeka mokbirdo aŭ Mokbirdo de San Andrés, Mimus magnirostris
La grupo de Nesomimus inkludas la jenajn speciojn:
- Kapuĉa mokbirdo, Mimus macdonaldi
- Galapaga mokbirdo, Mimus parvulus
- Floreana mokbirdo, Mimus trifasciatus
- Sanktakristofora mokbirdo, Mimus melanotis
La grupo de specioj Nesomimus estas endemia de la Galapagoj. Tiuj mokbirdoj estis gravaj por la disvolvigo fare de Charles Darwin de la teorio de evoluo per natura selektado.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ American Ornithologists' Union, changes since 2005. Arkivita el la originalo je 2007-01-12. Alirita 2009-07-10 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Darwin's Mockingbirds Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine; retejo pri la grupo Nesomimus fare de Profesoro Robert L. Curry de Villanova University.