Margaret Harwood
Margaret Harwood | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1885 en Littleton |
Morto | 6-an de februaro 1979 (93-jaraĝa) en Bostono |
Tombo | Littleton (en) |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Radcliffe College (en) Universitato de Kalifornio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Margaret HARWOOD (naskiĝis la 19-an de marto 1885, en Littleton (Masaĉuseco), mortis la 6-an de februaro 1979, en Bostono) estis usona astronomino kaj la unua direktorino de la Observatorio Maria Mitchell en Nantucket (Masaĉuseco, Usono), kiu fakiĝis en fotometrio.
Ŝi lernis ĉe la Radcliffe College, porvirina kolegio de liberaj artoj en Bostono ; kaj ricevis sian diplomon en 1907. Ŝi ricevis sian Magistron de la Universitato de Kalifornio en 1916.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi poste laboris ĉe la Observatorio de la Universitato Harvard kaj instruis en privataj lernejoj de Bostono, Kembriĝo kaj Dedham. En 1912 ŝi estis rekompensita per posteno ĉe la Observatorio Maria Mitchell, malgranda observatorio konstruita en memoro de Maria Mitchell (1818 – 1889), unua usona astronomino. En 1916 ŝi fariĝis direktorino de tiu observatorio ĝis sia emeritiĝo en 1957. Ŝia ĉefa kampo de studo estis la fotometrio kaj la vario de lumeco de steloj kaj asteroidoj, precipe la malgranda planedo 433 Eroso.
Anino de la Usona Astronomia Societo kaj de la Reĝa Astronomia Societo, Margaret Harwood korespondis kun multenombraj astronomoj kaj vojaĝis tra Eŭropo kaj Usono. Ŝi estis la unua virino, kiu povis labori ĉe la Observatorio de Monto Wilson, plej granda observatorio de tiu tempo.
La 12-an de novembro 1917 ŝi malkovris la asteroidon 886 Washingtonia, sed tiu malkovro estis malagnoskita : en tiu epoko, la mentoroj de Harvard rigardis kiel nedeca, ke virino ricevus publikan rekonon pro tia malkovro.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Margaret Harwood estis sindonema unitaristino kaj libervole laboris por la Nantucket Cottage Hospital, la Konsilantaro pri Eduko de Nantucket kaj la Ruĝa Kruco de Nantucket. Aliaj rimarkindaj agoj, kiun ŝi faris inkludas instruo ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, dum la Dua Mondmilito, mentorado de studentoj, kaj servo kiel kuratoro por la Nantucket Cottage Hospital
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- Margaret Harwood estas la unua virino, kiu ricevis homoran Ph. D. de la Universitato de Oksfordo,
- Ŝi ricevis la Premion Annie J. Cannon pri astronomio en 1962,[2]
- La asteroido 7040 Harwood [3] estis nomita en ŝia honoro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Astronomino Margaret Harwood de Littleton memorita pro ŝia realigo ; el Wicked Local.com
- angle La aŭdacaj filinoj de Nantucket : mallonga vido al Margaret Harwood ; el Nantucket Chronicle Arkivigite je 2021-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Paperoj de Margaret Harwood, 1891-1971 Arkivigite je 2017-03-29 per la retarkivo Wayback Machine