Saltu al enhavo

Malvarma guto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malvarma guto situanta super la itala duoninsulo.

Malvarma guto, ankaŭ nomita en la hispana DANAakronimo por depresión aislada en niveles altos (esperante: izolita depresio ĉe altaj niveloj), estas meteologia fenomeno en formo de aermaso, kiu tute apartigas sin de tre malvarma fluo kaj malsupreniras sur alian fluon de varma aero, produktante grandajn atmosferajn perturbojn akompanatajn de tre intensa precipitaĵo. Ĝi estas aparta karakterizaĵo de mediteranea klimato. Malvarmaj gutoj povas resti preskaŭ senmovaj dum tagoj aŭ, foje, ili povas moviĝi okcidenten en la kontraŭa direkto al la superreganta fluo en la aero (t.e., retiriĝante).

Tia fenomeno ekzemple ofte suferigas regionojn de plej orienta kaj sudorienta Hispanio, kie la akvoj de Mediteraneo pli kaj pli varmiĝantaj havigas vaporigitan akvon kiu pliigas la falontan pluvokvanton. Vidu ekzemple artikolon Malvarma guto de 2024 en Hispanio.