Saltu al enhavo

Mali Selmenci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mali Selmenci
ukraine: Малі Селменці, ruse: Малые Селменцы, slovake: Malé Slemence, hungare: Kisszelmenc
vilaĝo
Oficiala nomo: Малі Селменці
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Distrikto Uĵhorod
Administra municipo Paladj-Komarivci
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Karpata Rutenio, Ĉeĥoslovakio
Najbaras kun Veľké Slemence Slovakio
Situo Mali Selmenci
 - alteco 102 m s. m.
 - koordinatoj 48° 31′ 03″ N 22° 09′ 51″ O / 48.51750 °N, 22.16417 °O / 48.51750; 22.16417 (mapo)
Areo 1,685 km² (169 ha)
Loĝantaro 200
Denseco 118,69 loĝ./km²
Fondita 1851
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 89431
Telefona antaŭkodo +380 312
KOATUU 2124883302
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Mali Selmentsi
Retpaĝo: maliselmenci
Ŝtatlima trapasejo inter la slovaka Veľké Slemence kaj la ukraina Mali Selmenci

Mali Selmenci (ukraine Малі Селменці ruse Ма́лые Се́лменцы slovake Malé Slemence hungare Kisszelmenc) estas dependa vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo.

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka-ukrainia ŝtatlimo, laŭ flankovojeto.

La unua mencio devenis el 1332. La tataroj senhomigis ĝin en 1566. Ĝis 1920 Kisszelmenc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Veľké Kapušany, poste al Ĉeĥoslovakio. Kisszelmenc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la Ruĝa Armeo deportis hungarojn. En 1946 Sovetunio distranĉis la vilaĝon kaj dum unu tago konstruis firman ŝtatlimon. Ekde tiam estas Mali Selmenci en Sovetunio kun katolika preĝejo, Veľké Slemence en Ĉeĥoslovakio kun ortodoksa (omaĝe al Sankta Spirito el 1886) kaj kalvinana preĝejoj. En la soveta parto la restvilaĝo perdis la sendependecon, la administrado okazas en Paladj-Komarivci. En 2005 por la perpieda kaj bicikla trafikoj limpasejo ekfunkciis. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.