Macotera
Macotera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 004 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 5° 17′ U (mapo)40.831111111111-5.2869444444444Koordinatoj: 40° 50′ N, 5° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 891 m [+] | ||
Areo | 32,93 km² (3 293 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Macotera [+] | |||
Macotera [makoTEra] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Margañán, kies ĉefurbo ĝi estas kaj formata de Santiago de la Puebla, Alaraz, Salmoral, Tordillos, La Nava de Sotrobal kaj Macotera mem.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 114 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj Tordillos, Nava de Sotrobal, Bóveda del Río Almar, Gajates, Mancera de Abajo, Santiago de la Puebla kaj Salmoral. Ĝi distas 57 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Duklando de Alba. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo kiam inter 1809 kaj 1812 francaj dragonoj akntonmetis en la preĝejo, damשĝis ĝin kaj rabadis en la vilaĝo. En 1885 okazis epidemio de ĥolero; pro tio oki konstruis hospitalon.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj kaj lanlavejoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.