Lullo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ramon Lullo. |
Sankta | |||||
Lullo | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Majenco | |||||
Statuo de Lullo ĉe Bad Hersfeld
| |||||
Regado | 753– | ||||
Antaŭulo | Sankta Bonifaco | ||||
Ceteraj titoloj | unua abato de monaĥejo Hersfeld | ||||
Persona informo | |||||
Lullus | |||||
Naskiĝo | ĉ. 710 en Wessex | ||||
Morto | 16-an de oktobro 786 en Bad Hersfeld | ||||
Tombo | Abatejo Hersfeld vd | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto verkisto ĉefepiskopo romkatolika diakono vd | ||||
Aktiva en | Majenco vd | ||||
| |||||
1-a abato de Hersfeld | |||||
Dum | ĉ. 769–786 | ||||
Antaŭulo | – | ||||
Sekvanto | Balthart | ||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | la 7-an de aprilo 852 | ||||
Festotago | 16-a de oktobro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lullo (aŭ Lull, latine Lullus, n. ĉ. 710, m. la 16-an de oktobro 786) estis sanktulo kaj ĉefepiskopo de Majenco.
Li naskiĝis en Wessex, Anglio kaj iĝis monaĥo ĉe Abatejo Malmesbury, Wiltshire. Dum li pilgrimis al Romo en 737 li renkontis Sanktan Bonifacon, kaj decidis partopreni ties misian laboron en norda Germanio. En 738 li aliĝis al la benediktana monaĥejo de Fritzlar kie li estis instruata de Sankta Wigbert. En 740 li iĝis diakono kaj en 747 Bonifaco ordinis lin kiel pastro.
En 752 Bonifaco nomumis lin kunepiskopo. La sekvantan jaron Pipino la pli juna konfirmis lin kiel episkopo de Majenco, kaj li estis la posteulo de Bonifaco post ties mortigo en 754. Ĉirkaŭ 781 papo Hadriano la 1-a donis al li paliumon, kun la rango de ĉefepiskopo. Li pligrandigis la aŭtoritaton de sia ĉefdiocezo, kaj superis plurajn najbarajn diocezojn.
Ekde 769 li subtenis la fondon de Abatejo Hersfeld, ĉe Bad Hersfeld, kiun en 775 li sukcese konfidis al la protekto de Karlo la Granda.
Kompare al Bonifaco, li pli nutris bonajn rilatojn al la reĝoj de la frankoj. Li daŭrigis la reformon (komencitan de Bonifaco) de la franka eklezio, kaj finis la kristanigon de Hesio kaj Turingio.
Li entombiĝis en la Abatejo Hersfeld, kaj kanoniziĝis la 7-an de aprilo 852.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Breviarium Lulli, registro havaĵara de la abatejo el la tempo de Lull
- Lull (vilaĝeto)
- Lulla pado