Luis Ceballos y Fernández de Córdoba
Aspekto
Luis Ceballos y Fernández de Córdoba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Luis Ceballos y Fernández de Córdoba |
Naskiĝo | 31-an de julio 1896 en San Lorenzo de El Escorial |
Morto | 26-an de septembro 1967 (71-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Frat(in)o | Gonzalo Ceballos Fernández de Córdoba (en) |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
Luis Ceballos y Fernández de Córdoba (n. en San Lorenzo de El Escorial, la 31-an de julio 1896 – m. la 26-an de septembro 1967) estis naturalisto hispana. Inter liaj multnombraj meritoj estis lia membriĝo en 1945 en la Reĝa Akademio de Formalaj sciencoj, Fiziko kaj Naturscienco. En 1956, estis nomumita doktoro honoris causa de la Teknika Universitato de Lisbono. En 1959 ricevis la premion Granda Kruco de la Agrikultura Merito kaj poste, en 1964, tiu de Alfonso la 10-a la Saĝa. Unu jaron poste, li iĝis membro de la Real Academia Española.