Lou Bennett
Aspekto
Lou Bennett | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1926 en Filadelfio |
Morto | 10-an de februaro 1997 (70-jaraĝa) en Parizo |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto orgenisto pianisto muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.lou-bennett.org |
Lou Bennett (* 18-an de majo 1926 en Filadelfio; † 10-an de februaro 1997 en Parizo) estis usona hammond-orgeno-ludisto (Hammond-B3), kiu en 1960 ekloĝis en Parizo, kie li kunmuzikis precipe kun la gitaristoj Jimmy Gourley kaj René Thomas kaj frapinstrumnetisto Kenny Clarke. Li ankaŭ surdiskigis en 1966 ekstere de Parizo (en Prago) kun la tiam juna gitaristo Philip Catherine kaj la italo-franca frapinstrumentisto Franco Manzecchi. Ekde 1980 li estris kvinopon, en kiu kunludis i. a. Gerard Badini.
Bennett estis en la fruaj 1960-aj jaroj krom Ingfried Hoffmann la plej fama ĵazorgenisto de Eŭropo.
En la franca kinofilmo Le glaive et la balance el 1963 de André Cayatte li estas plurfoje videbla kaj aŭdebla kune kun Kenny Clarke.
Diskoj
[redakti | redakti fonton]- 1960: Amen (RCA)
- 1960: Dansez et rêvez avec le trio Lou Bennett (RCA Victor)
- 1963: Enfin ! (RCA)
- 1965: Pentacostal feeling
- 1966: Ovzeni Jazzohevo Festivalu 1966 (Supraphon)
- 1980: Live At The Club St Germain
- 1992: Quartet