Los cipreses creen en Dios
Los cipreses creen en Dios | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Josep Maria Gironella |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1953 |
Eldonejo | Editorial Planeta |
Ĝenro | historia fikcio |
Honorigoj | National Novel Prize |
Los cipreses creen en Dios (La cipresoj kredas je Dio) estas romano de José María Gironella publikigita en 1953.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
Al Los cipreses creen en Dios sekvis du sekvaĵoj: nome Un millón de muertos (Unu miliono da mortintoj, 1961), pri la milito mem, kaj Ha estallado la paz (Eksplodis paco, 1966), pri la postmilito kaj la ekzilo de la venkitoj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La romano rakontas la jarojn tuj antaŭ la Hispana Enlanda Milito, ĝis ties starto, el la vidpunkto de familio mezklasa de Ĝirono, nome Alvear. Per la inkludo de nombraj roluloj de diversaj sociaj kaj politikaj kondiĉoj oni klopodas cele al klarigo kial la milito startis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los cipreses creen en Dios en la hispana Vikipedio.