Ĝermolisto de novzelandaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A
[redakti | redakti fonton]Rita AAGAARD (naskiĝis en 1911 kaj mortis en 1994), delegitino en Aŭklando, mortis la 30-an de septembro. Ŝi instruis kaj aktivis en la loka klubo dum 34 jaroj kaj funkciis kiel ekzamenisto de la brita kaj nov-zelanda Esperanto-asocioj.
C
[redakti | redakti fonton]Brendon CLARK (1904—1956) estis esperantlingva poeto kiu strebis naturan parolstilon en siaj poemoj.
D
[redakti | redakti fonton]Lewis Edmund DUST (mortis la 17-an de decembro 1966 en Hamilton, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantisto, iama prezidanto de NZEA, ĉefdelegito de UEA (1934-1941), membro de UEA depost 1911.
E
[redakti | redakti fonton]William L. Edmanson (naskiĝis 1861?; mortis la 5-a de aprilo 1942) estis Honora Prezentanto de la Wellington Esperanto Club, kaj tri jarojn Prezidanto de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio.
F
[redakti | redakti fonton]G
[redakti | redakti fonton]Ĝ
[redakti | redakti fonton]H
[redakti | redakti fonton]W. F. HARRIS (1903-1996) estis novzelanda esperantisto en Whatakae. Li estis dumviva membro de UEA kaj multjara delegito pri geologio kaj katolikismo.
Nelson HILL (naskiĝis en 1912 - mortis la 3-an de januaro 1994 en Velingtono, Nov-Zelando) estis multjara membro kaj delegito de UEA, fondinto de Esperanto-klubo en sia urbo kaj Cseh-metoda instruisto.
Sylvia HILL naskiĝis en 1912, fakdelegitino de UEA, inform-oficisto de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, mortis en Aŭklando la 5-an de oktobro 1994.
M
[redakti | redakti fonton]Walter Thomas MAY (mortis en 1966) estis estrarano de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, delegito kaj faka delegito de UEA.
P
[redakti | redakti fonton]Charles Parker (mortis la 28-an de marto 1927 ĉe insuloj Kermadec) estis novzelanda esperantisto. Li propagandis Esperanton ĉe la Labora Partio en Novzelando[1].
Georgo Leo PIVAC (naskiĝis 1906, mortis la 26-an de junio 1970) estis jugoslav-devena novzelanda esperantisto, delegito de UEA. Li mortis dum vizito en sia naskiĝlando.
R
[redakti | redakti fonton]Ross G. ROBBINS (1919-1997) estis novzelanda esperantisto, dumviva membro, kiu vicprezidis (1953) Nov-Zelandan kaj prezidis (1462-63) Aŭstralian Esperanto-Asocion, mortis la 1-an de julio en Cleveland (Aŭstralio).
Roderick Ross (naskiĝis 1869? en Feilding[2], mortis la 15-an de januaro 1934) estis esperantisto, kiu gvidis kursojn en Novzelando dum la unua duono de 20-a jarcento.
S
[redakti | redakti fonton]Philip SUNDE (1891 - mortis komence de oktobro 1992 en la aĝo de 101 jaroj) estis dumviva UEA-membro kaj longtempe delegito en Oratia (Nov-Zelando.
T
[redakti | redakti fonton]Walter Kirkpatrick Thompson estis novzelanda Esperantisto, kiu mortis en 1979. Li skribis rakontojn kiuj aperis en la organo de Novzelanda Esperanto-Asocio.
Francis Alfred TOCKER (naskiĝis 1895, mortis la 27-an de julio 1971 estis deligito de UEA por Whangarei (Nov-Zelando). Li longe laboris kiel Esperanto-instruisto.
W
[redakti | redakti fonton]Edmund Webber (naskiĝis 1848?; mortis la 13-an de aŭgusto 1938) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Invercargill, kies Esperanto-klubo li estis estrarano.
S-ino J. White (mortis en 1991 en Wellington, Novzelando) instruisto, estis dumviva membro de UEA.
S. White
[redakti | redakti fonton]S. White estis pioniro de Esperanto en Nov-Zelando. En 1906 laŭ lia iniciato kreiĝis la Novzelanda Esperantista Societo[3]
Jeannie WILSON (1895-1996), la plej aĝa dumviva membro de UEA, delegito pri edukado kaj kvakerismo ĝis 1992, mortis en marto, en Wanganui (Nov-Zelando).
Arturo G. WILTSHIRE (naskiĝis en 1892 - mortis la 31-an de aŭgusto 1974) estis vic-ĉefdelegito de UEA en Nov-Zelando.
Dum sia multjara aktiveco en la Esperanto-movado li estis kasisto de NZEA, honora membro de la loka klubo en Auckland kaj delegito de UEA.
Lila WILTSHIRE (naskiĝis en 1898; mortis la 9-an de oktobro 1973 en Auckland, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantistino, fakdelegito kaj malnova membro de UEA. Sinjorino Wiltshire, edzino de la vicĉefdelegito de UEA en Nov-Zelando, estis tre aktiva membro de la Esperanto-movado en sia lando.