Lenino (Lenina distrikto, Krimeo)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbotipa loĝloko en Krimeo. Por distrikto rigardu la paĝon Lenina distrikto (Krimeo). Por la revoluciulo Vladimir Iljiĉ Uljanov AKK Vladimir Lenin legu la artikolon Lenin. |
Lenino | |||
---|---|---|---|
urban-type settlement in Russia (en) urbotipa loĝloko en Ukrainio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 673 (1939) [+] | ||
Loĝdenso | 217 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 18′ N, 35° 46′ O (mapo)45.297535.773888888889Koordinatoj: 45° 18′ N, 35° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 7,72 km² ( 772 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lenino, Crimea [+] | |||
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Lenino ruse Ленино ukraine Леніне krime-tatare Yedi Quyu | |||
Apartenas al: | Lenina distrikto, Lenina komunumo | ||
Koordinatoj: | 45° 18′ N, 35° 46′ O (mapo)45.297535.773888888889Koordinatoj: 45° 18′ N, 35° 46′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~30 m | ||
Loĝantaro: | 8 451 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98200 — 98203 | ||
Telefonkodo: | +380-6557 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Sem Kolodezej (antaŭ 1957) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
Lenino (ruse Ленино, ukraine Леніне, krime-tatare Yedi Quyu; antaŭ la jaro 1957 la loĝloko oficiale nomiĝis Sem Kolodezej, kio laŭvorte signifas "Sep putoj") estas urbotipa loĝloko en la orienta parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra centro de la Lenina distrikto. Lenino havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1957.
La loĝloko estis fondita fine de la XIXa jarcento okaze de konstruado de la fervoja linio Ĝankojo-Kerĉo. Ĝis la 30aj jaroj de la XXa jarcento la loĝloko kreskis tre malrapide. Post la Dua mondmilito apud la loĝloko oni konstruis ankaŭ la Nordkrimean kanalon.
En Lenino estas kelkaj nutraj uzinoj, vinfarejo, kelkaj mezgrandaj industriaj entreprenoj. En la loĝloko estas fervoja kaj busa stacioj.
Lenino havas 2 mezlernejojn, teĥnikan lernejon, bibliotekon, muzik-lernejon, distriktan kulturdomon, regionstudan muzeon.
La loĝloko estis nomita omaĝe al V. I. Lenin.
Loĝlokoj de Lenina distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Ŝĉolkino | ||
Urbotipaj | Bagerovo • Lenino | ||
Vilaĝoj | Azovskoje • Batalnoje • Belinskoje • Bondarenkovo • Borisovka • Ĉeljadinovo • Ĉistopolje • Fontan • Frontovoje • Glazovka • Gornostajevka • Ivanovka • Iljiĉjovo • Jaĉmennoje • Jakovenkovo • Jarkoje • Jerofejevo • Juĵnoje • Jurkino • Kalinovka • Kamenskoje • Kirovo • Koroljovo • Kostirino • Krasnogorka • Kurortnoje • Leninskoje • Libkneĥtovka • Lugovoje • Lvovo • Marjevka • Marfovka • Misovoje • Nabereĵnoje • Niĵnezamorskoje • Novonikolajevka • Novootradnoje • Novosjolovka • Ogonki • Oktjabrskoje • Osovini • Ostanino • Pesoĉnoje • Petrovo • Priozjornoje • Prudnikovo • Ptaŝkino • Romanovo • Semisotka • Semjonovka • Soljanoje • Stancionnoje • Tasunovo • Uvarovo • Verĥnezamorskoje • Vinogradnoje • Vjaznikovo • Vojkovo • Vulkanovka • Zavodskoje • Zavetnoje • Zatiŝnoje • Zeljonij Jar • Zolotoje | ||
Loĝloketoj | Jegorovo |
|