Laurentius Petri Gothus
Laurentius Petri Gothus | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Upsalo | |||||
![]() Söderköping, la urbo kie Laurentius Petri Gothus naskiĝis
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Lars Petersson | ||||
Naskiĝo | 1529 en Söderköping, ![]() | ||||
Morto | 12-a de februaro 1579 en Upsalo, ![]() | ||||
Tombo | Upsala Katedralo ![]() | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | svedoj vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo Universitato de Wittenberg Universitato de Rostock | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro universitata instruisto teologo verkisto ![]() | ||||
| |||||
Ĉefepiskopo de Upsalo ![]() | |||||
Dum | 1573 – 1579 | ||||
Antaŭulo | Laurentius Petri Nericius | ||||
Sekvanto | Andreas Laurentii Björnram | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laurentius Petri Gothus (naskiĝis en 1529 en Söderköping en la historia provinco Ostrogotio (tial la nomo Gothus), mortis la 12-an de februaro 1579 en Upsalo)[1][2] estis ĉefepiskopo de Upsalo ekde 1573 ĝis sia morto. Li estis bonmaniera kaj edukita homo, kaj la antaŭa ĉefepiskopo, lia bopatro, rekomendis lin kiel kapelano de la korto al la reĝo Eriko la 14-a en 1560. Kiam Johano la 3-a, la sukcedinto de Eriko, estis kronita, Johano preferis Gothuson anstataŭ Nericius, eĉ pro tio ke Gothus pli konkordis kun la vidpunkto de la reĝo rilate al luteranismo kaj meza vojo inter la katolikismo kaj la luteranismo en Svedio estis defendita, kontraŭe de Nericius kiu estis pli inklinita al la instruoj de Lutero. Li estis ordinita de la reĝo en 1575 en ceremonio laŭ la katolika liturgio.
En 1570, al la jezuitoj estis permesate dissemi siajn mesaĝojn. Kiel reago, Gothus verkis plurajn tekstojn kontraŭ la papismo kaj la liturgio. Kvankam Gothus estis kontraŭa al ĉio tio, li ankoraŭ daŭrigis kiel apoganto de la liturgio, kiel evidentiĝas laŭ kelkaj el siaj tekstoj, dum samtempe li metis sin favore al la ideoj de Lutero.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Stratagema gothici exercitus : Ett återfunnit humanistepos. In: Samlaren N F 3, 1922, S. 251—276 - 1559
- Birger Bergh (Hrsg.): En svensk latinpoet från 1500-talet. Stockholm 1973
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A History of Classical Scholarship - John Edwin Sandys
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Laurentius Paulinus Gothus
- Laurentius Petri Nericius (1499-1573)[3]estis lia bopatro kaj antaŭis lin kiel ĉefepiskopo de Upsalo
- Laurentius Nicolai Norvegus (1540-1622)[4]
- David Chyträus (1530-1600) estis lia profesoro pri la greka en la Universitato de Rostock * Andreas Laurentii Björnram (1520-1591) sukcedis al li kiel ĉefepiskopo de Upsalo
- Philipp Melanchthon (1497-1560) estis lia profesoro pri la greka en la Universitato de Wittenberg