Last.fm
Last.fm | ||
---|---|---|
interkona retejo datumbazo online music database (en) Interreta radiostacio muzikaĵrangolisto | ||
Komenco | 20-a de marto 2002 vd | |
Antaŭe | Audioscrobbler vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Posedata de | Paramount Streaming • Paramount Global vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Last.fm estas muzika retejo el Britio. Ĝi komenciĝis en 2002. Ĝi provizas interretan radion, kaj komunumon por muzika diskuto. Ĝi havas pli ol 19 milionojn da uzantoj[1].
Ĝi kolektas informojn pri la muziko, kiun aŭskultas uzantoj, kaj surbaze de la akiritaj datumoj, ĝi aŭtomate kompilas individuajn kaj ĝeneralajn furorlistojn. La retejo havas la kapablon aŭskulti muzikon. Ekde 2007, Last.fm estas posedata de CBS Interactive kaj fariĝis pagenda en multaj landoj.
Senpaga programo samnoma disponeblas por labori kun la retejo " Last.fm ". Programaj trajtoj:
- aŭskulti muzikon konservitan en la retejo Last.fm ;
- aldono de de etikedoj por kantoj, albumoj kaj artistoj;
- Vidi artistajn biografiojn, grupajn priskribojn aŭ albumajn priskribojn konservitajn en Last.fm.
La programo disponeblas por la operaciumoj MacOS,Windows, Android kaj iOS.
La programo kolektas statistikojn de aŭskultado kaj kiam interreta konekto okazas, ĝi sendas la kolektitajn datumojn al la retejo "Last.fm". Konstanta interreta konekto ne necesas por ĉi tiu funkcio. Konstanta interreta konekto ja necesas por vidi artistajn biografiojn, bildojn, etikedojn kaj aŭskulti muzikon konservitan en la retejo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Jemima Kiss, Last.fm widgets boost user numbers, The Guardian, la 28-an de februaro 2008.
- Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio estas (parta) traduko de la artikolo Last.fm en la rusa vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mobile Last.fm - Scrobbling[1] de poŝtelefonoj.
- ↑ Scrobbling fariĝis nova anglalingva termino: ĝi kolektas informojn pri aŭskultado de muzikaj trakoj kaj transdono de informoj (al la servilo Last.fm) por posta uzo.