Langourla
Langourla / Langourlae | |||
---|---|---|---|
eksa komunumo | |||
la katolika kirko sankta Petro
| |||
delegita komunumo (2016–) komunumo en Francio (–2015) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plénée-Jugon / Plened-Yugon | ||
INSEE kodo | 22102 [+] | ||
Poŝtkodo | 22330 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 536 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 2° 25′ U (mapo)48.285-2.4158333333333Koordinatoj: 48° 17′ N, 2° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 200 m [+] | ||
Areo | 21,41 km² (2 141 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Langourla [+] | |||
Langourla - jen france, prononco [lɑ̃guʁla], bretone Langourlae - estas eksa komunumo de Francio, kiu ekde la komenco de 2016 estas parto de nova komunumo Le Mené (bretone Ar Menez), samkiel ekzemple la najbara loĝloko Collinée. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2018 en la loĝloko vivis 536 loĝantoj sur areo de 21,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon. La teritorio havas komunan limon kun Plénée-Jugon, Éréac, Le Gouray, Mérillac, Rouillac, Saint-Jacut-du-Mené kaj Saint-Vran.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Komunumo situanta sudoriente de departemento Côtes-d'Armor, en la montoj Mené, bordere de la arbaro de Boquen kaj ties abatejo.
Aliro
[redakti | redakti fonton]- Per aŭta vojo : de Saint-Vran aŭ de Plénée-Jugon per vojo D59. De Eréac per vojo D46. De Mérillac per vojo D39. De Collinée aŭ de Le Gouray per vojo D46. Eblas atingi Langourla per la nacia vojo RN 12 de Broons aŭ de Plénée-Jugon venante de Lamballe, Saint-Brieuc aŭ Rennes. La komunumo estas atingebla ankaŭ de Rennes per la nacia vojo RN 164 trans Merdrignac, same por Loudéac kaj la urboj de departemento Morbihan.
- Per fervojo : la plej proksima stacidomo estas la stacidomo de Lamballe je 26 km de Langourla, sur la linio Rennes/Saint-Brieuc/Brest.
- Per aviadilo : la flughavenoj de Saint-Brieuc-Armor kaj Rennes-Saint-Jacques estas la plej proksimaj de Langourla.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Le Gouray | Plénée-Jugon | Rouillac | ||
Saint-Jacut-du-Mené | Éréac | |||
Saint-Vran kaj Mérillac |
Distancoj, per aŭta vojo, inter Langourla kaj :
- Lamballe : 26 km
- Loudéac : 35 km
- Saint-Brieuc : 46 km
- Rennes : 68 km
- Saint-Malo : 71 km
- Vannes : 88 km
- Quimper : 168 km
- Brest : 189 km
- Parizo : 420 km
Hidrologio
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas sur du akvokolektaj areoj : tiu de rivero Rance kaj tiu de rivero Arguenon. La rivero Rance trairas la sudon de la komunumo, iomete post sia fonto en Collinée. La rivero estas en kelkaj lokoj la limo kun Saint-Vran. La rivero Arguenon ne trairas Langourla sed la rivereto Bos Robert norde de la komunumo alfluas en la riveron Arguenon je la nivelo de Plénée-Jugon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas oceana kaj relative milda. La vintroj estas humidaj kaj averaĝe mildaj. La someroj estas relative sekaj, modere varmaj kun sunaj.
Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec | jaro | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Averaĝaj maksimumaj temperaturoj (°C) | 8 | 9 | 12 | 13 | 16 | 20 | 21 | 22 | 19 | 16 | 12 | 9 | 14,75 |
Averaĝaj minimumaj temperaturoj (°C) | 4 | 4 | 5 | 6 | 8 | 11 | 13 | 14 | 12 | 10 | 7 | 5 | 8,25 |
Averaĝaj temperaturoj (°C) | 6 | 6,5 | 8,5 | 9,5 | 12 | 15,5 | 17 | 18 | 15,5 | 13 | 9,5 | 7 | 11,5 |
Monataj averaĝoj da pluvkvanto (mm) | 80,6 | 52,4 | 47,9 | 64 | 57,2 | 35,8 | 49,7 | 42,6 | 48,4 | 82,9 | 78,1 | 87,2 | 726,8 |
Fonto : Klimataj datumoj de Lamballe 2000-2007[rompita ligilo] |
Toponimio
[redakti | redakti fonton]LANGOURLA estas bretona vorto konsistanta el du terminoj. Lan venas de lann signifanta, aŭ "ermitejo", aŭ "tero kovrita per erikejoj". GOURLA estas nomo de persono. Verŝajne tiu bretona nomo estis skribita GOURLAE, konsistanta el GOUR "viro" kaj LAE, kiu signifus "fidelulo, kredanto, religiulo". Gourla signifus do "fidela viro" au "kredanto".
Historio
[redakti | redakti fonton]En Langourla, la plej malnova spuro de civilizacio estas la menhiro de La Coudre (aliaj menhiroj verŝajne estis detruitaj laŭlonge de la jarcentoj). Tio signifas ke la homoj vivis en tiu komunumo en la bronzepoko, t.e. en ĉ. 2 000 jaroj antaŭ Kristo. Tiuj homoj vivis en vilaĝoj kaj jam kultivis kampojn. Antaŭ ili, aliaj popoloj vivis en la regiono, sed ili ne postlasis spurojn.
Langourla estas tre malnova paroĥo : en 1211, estas spuroj de ĝia ekzisto[1]. Sed la nomo de Langourla jam estis konata en la antaŭa jarcento. Nobelo de Langourla estis ligita al la duko Alain Fergent, poste al la duko Conan la 3-a. Li mortis en 1148. La teritorio de Langourla antaŭlonge etendiĝis ĝis Merdrignac kaj Saint-Launeuc, kio devigis starigi du subparoĥojn por komodeco kaj utileco de la paroĥanoj, kiuj estis Saint-Vran kaj Mérillac : iom post iom, tiuj du subparoĥoj altiĝis al paroĥo, sed Langourla havis la privilegion esti « patrina preĝejo » de tiuj tri paroĥoj. La paroĥo estis administrata ĝis en 1312 de Templanoj.
En ĉ. 1273, oni retrovas Langourla ligita al Saint-Vran kun la nomo Parrochia de Langourla et de Sancto-Verrano. En 1330, ĉiu paroĥo estis retrovinta sian sendependecon kaj, en 1790, Langourla fariĝis komunumo.
Poste, Langourla fariĝis ĉefurbo de kantono ĝis la franca Revolucio de 1789 : la dependaj komunumoj estis Éréac, Mérillac, Saint-Jacut-du-Mené kaj Saint-Gilles-du-Mené, kun enloĝantaro el 4 000 animoj en tiuepoke.
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]La komunuma blazono, videbla en la informkesto supre dekstre, priskribatas france D'azur aŭ trois bandes d'or, kaj esperante Lazura kun tri oraj dekstraj balteoj.
Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejoj
[redakti | redakti fonton]Unua preĝejo Saint-Eutrope
[redakti | redakti fonton]La unua preĝejo datiĝas antaŭ la 13-a jarcento kaj situis sur la nuna loko de la urbodomo kaj de la poŝtoficejo. Dediĉita al sankta Eŭtropo de Saintes, nenio restas de ĝi, detruita en 1845. Antaŭ la Revolucio, Langourla posedis relikvojn de sankta Eŭtropo, enmetitajn en arĝenta brako, kiu estis rabita de Palasne de Chameaux kaj ties trupoj[2].
Turo Saint-Eutrope
[redakti | redakti fonton]La turo Saint-Eutrope datiĝus de la 13-a jc, sed ĝi estas registrita de la 16-a jc en la datumbazo "Mérimée". Kun okangula formo kaj konstruita per konstruŝtono, ĝi havas kvar arkajn aperturojn.
La turo Saint-Eutrope estis savita per klasado kiel historia monumento la 19-an de majo 1965[3]. Ĝi estis komplete restaŭrita. La tombejo estis transmovita al la orienta elirejo de la centro fin de la 1950-aj jaroj.
Preĝejo Saint-Pierre
[redakti | redakti fonton]La unua ŝtono de la tria preĝejo de Langourla estis metita la 11-an de julio 1870. Dum ĝia konstruo, oni diris meson en la kapelo Saint-Joseph, pligrandigita per barako el ligno ĉe la suda flanko por akcepti ĉiujn loĝantojn. Ĝi estis finita la 5-an de oktobro 1873 kaj dediĉita al sankta Petro. Ĝi estas la una preĝejo de Langourla.
La kapeloj
[redakti | redakti fonton]Kapelo Saint-Yves
[redakti | redakti fonton]La kapelo Saint-Yves, aŭ kapelo de Rochettes, estas nun malaperinta. Ĝi situis sur la loko nomata La Rochette, sude de la centro de Langourla. Ĝi estis konstruita en 1658 de Guillaume Turmel kaj Marguerite Pilorget.
La franca Revolucio venkis la solidecon de tiu kapelo. Ĝi estis forlasita kaj ruiniĝis.
Kapelo Saint-Joseph
[redakti | redakti fonton]La kapelo Saint-Joseph ne havas aĝon. Ĝi datiĝus de 1619. Ĝi situas norde de la centro. Dum la franca revolucio, ĝi estis duone malkonstruita kaj utilis kiel ĉevalejo por la filo de Palasne de Champeaux, deputito dum la revolucio. Tiu filo kaj ties armeo estus profaninta la relikvojn, ŝtelint la arĝentaĵojn kaj la ornamojn de la la kapeloj, kaj eĉ forprenis unu el la sonoriloj de la kapelo. En 1818, Anne-Marie Rouault de Livoudray komencis la restaŭron. La kapelo denove estis uzebla por mesoj en 1821, sen sia lasta sonorilo, falinta dum la laboroj. Nova sonorilo estis metita en septembro 1837 kaj baptita Antoinette-Sophie. La kapelo estis denove restaŭrita en 1905. Dum longa tempo, jaraj foiroj altiris grandegajn homamasojn ĉirkaŭ la kapelo. Ĝi ŝirmas, ankoraŭ nun, vitralon de la 15-a jc sur la okcidenta pinjono kaj miraklan kverkon. Tiu multjarcenta kverko mortis, sed estas restaĵo. Nova kverko estis plantita en la sama loko kaj ties trunko miksiĝis kun la restaĵo de la maljuna kverko. Jam kultata en la druida epoko, la kverko estas legenda simbolo de fekundeco. Autaŭlonge, la virinoj, kiuj deziris infanon aŭ edzon, venis froti sian postaĵon kontraŭ ĝi post noktiĝo.
Kapelo Saint-Georges
[redakti | redakti fonton]La kapelo Sankta Georgo situas sudoriente de la centro en la vilaĝo Blanc-Mouton. Ĝi datiĝus de la 17-a aŭ 18-a jc.
La kapelo estis restaŭrita komenco de la 19-a jc, sed nun ĝi estas forlasita, eĉ sen pado por aliri ĝin.
kapelo Saint-Gilles
[redakti | redakti fonton]La kapelo Saint-Gilles-des-Prés, nomata laŭ historia ermito, situas sudokcidente de la centro, ne malproksime de la vilaĝo Plessis. Ĝia konstruo datiĝas de la mezo de la 15-a jarcento. La arkivoj de la paroĥo rakontas ke en 1450, la nobelo Gilles de Bretagne mortis, sufokita inter du matracoj, en la kastelo de La Hardouinais en Saint-Launeuc. Lia korpo estis transportita al la abatejo Boquen en Plénée-Jugon. La kvar bovoj, kiuj tiris la funebran ĉaron, haltis tie kie nun estas konstruita la kapelo. Ili rifuzis pluiri. La pastro kaj la aliaj kunirantoj tiam ekpreĝis al Dio kaj la sankta Gilles por ke ili helpu ilin. Unu el la bovoj tiam frapis ŝtonon per hufo. La spuro restis gravurita. La bestoj reiris ĝis Boquen. Tie estis do starigita kapelo. jen por la legendo.
Asocio, nomata "Les amis de Saint-Gilles" kaj konsistanta el najbaroj de la kapelo, decidis en 2003 de relanĉi la pardonan procesion kaj restaŭri la kapelon. Vi povas do ankoraŭ ĉeesti meson en la kapelo, kaj manĝon, la unua dimanĉon de septembro ĉiujare.
La aliaj lokoj de la komunumo
[redakti | redakti fonton]- Menhiro de La Coudre, duonfalinta. Fine de la 19-a jarcento, viroj fosis ĉe ĝia bazo profunde ĝis du metroj, esperante malkovri trezoron. Tiu laboro ne aperigis trezoron, sed klinis la menhiron kia ĝi estas nun.
- Ŝtona maro estas videbla en Quémelin, sudokcidente de la centro. Tio estas arbareto semita per granitaj rokoj kaj trairata per la rivero Rance.
- Lago situanta malsupre de la centro, je La Ville Ducas. Proksime estas la malnova mino Colombel. Granda parto de la granito uzata en la komunumo (kaj ekstere) komence de la 20-a jarcento venis el tiu mino. Ĝi estas nun aranĝita kiel herba teatro kaj akceptas, inter aliaj, ĵazfestivalon ekde 1996.
- Cirkvito por bicikloj iras ĉirkaŭ la komunumo pasante tra lokoj supere menciitaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abbé Fraval, Petite étude sur la Paroisse de Langourla, 1910.
- ↑ Société d'émulation des Côtes-du-Nord, 1938
- ↑ Datumbazo "Mérimée", ministerio pri kulturo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo de la komunumo Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Langourla sur la retpaĝo de INSEE Arkivigite je 2012-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
|