Saltu al enhavo

Lajsana kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lajsana kanbirdo
Lajsana kanbirdo
Lajsana kanbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. f. familiaris'
Acrocephalus f. familiaris
(Rothschild, 1892)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Lajsana kanbirdo (Acrocephalus familiaris familiaris) estis subspecio de la Havaja kanbirdo, kiu estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiu subspecio estis logike ege simila laŭ aspekto al la vivante restanta subspecio, nome la Nihoa kanbirdo. Ties dorso estis bruna, kaj ties ventro estis grizeca.

Tiu subspecio estis maltimida kaj abunda en Lajsano, kie ĝi estis endemia, en la komenco de la 1890-aj jaroj (Udvardy, 1996). Post la enmeto de hejmkunikloj en 1903, kiuj preskaŭ forigis el la insulo ĉian vegetaĵon dum la venontaj malmultaj jaroj, tiu birdoj probable malpliiĝis rapide. Supozeble estis ankoraŭ 1500 vivantaj en aprilo de 1915 kiel informis la ekspedicio de ŝipo USCGC Thetis (Clapp et al., 1996), sed censo de 1911 fare de la ekspedicio de Iowa State College trovis nur "kelkajn" (Dill & Bryan, 1912), same kiel mallonga vizito en februaro de 1916. Ĉar la birdopopulacioj en Lajsano fluktuis ege kaj ĉar estis konsiderinda troa ĉasado fare de la japana komerco de ĉapelfarado en la 1910-aj jaroj, la supozata kvanto de 1915 povas ne esti pridiskutata, sed ĝi ŝajnas ege malprobabla. Ĉiukaze la ekspedicio de 1923 nome Ekspecidio Tanager informis pri nur unu nekonfirmata vidaĵo kiu povus esti erara (Olson, 1996). Tiele oni povus konkludi, ke tiu birdo malaperis iam fine de la 1910-aj jaroj.

Dum la vegetaĵaro malaperis, tiu birdo el la Pacifika ekozono suferis pliiĝantan ovopredadon fare de la Lajsana fringo (Telespiza cantans), Koluma ŝtonturnulo (Arenaria interpres) kaj la Pacifika kurlo (Numenius tahitiensis), same kiel pliiĝanta konkurenco por manĝo kaj nestobiotopo; malgranda herbejo de tabakarbo (Nicotiana glauca) estis la ununura loko restanta kie tiu kanbirdo, la Lajsana ralo (Porzana palmeri) kaj la Lajsana apapano (Himatione sanguinea freethi) povus nestumi kun sufiĉa sukceseblo. Krome ankaŭ la tineoj kiuj estis ties ĉefa manĝoresurso iĝis ĉu eble formortintaj ĉu ege raraj dum ties manĝoplantoj estis manĝataj de la kunikloj, kaj tiele la ununura grava manĝo lasata estis salakvaj muŝoj, kiuj, kvankam abundaj, estus manĝataj ankaŭ de aliaj indiĝenaj birdoj kaj de la Lajsana anaso (Anas laysanensis), ĉiuj el kiuj estis pli agresemaj ol la kanbirdo. Ŝajne la Lajsana kanbirdo estis la unua el la tri birdotaksonoj kiuj formortis en Lajsano, ĉar la lastaj individuoj de la Apapano malaperis dum sablostormo ĉirkaŭ la 24a de aprilo de 1923 kaj ankaŭ la ralo malaperis ĉirkaŭ tiu epoko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Butler, G. D., Jr. & Usinger, R. L. (1963): Insects and other invertebrates from Laysan Island. Atoll Res. Bull. 98: 1-30. PDF plena teksto
  • Clapp, R. B.; Udvardy, Miklos D. F. & Kepler, A. K. (1996): An annotated bibliography of Laysan Island, Northwestern Hawaiian Islands. Atoll Res. Bull. 434: 1-92. PDF plena teksto[rompita ligilo]
  • Dill, H.R. & Bryan, W.A. (1912): Report of an Expedition to Laysan Island in 1911. U.S. Department of Agriculture, Biological Survey Bulletin 42.
  • Olson, Storrs L. (1996): History and ornithological journals of the Tanager expedition of 1923 to the Northwestern Hawaiian Islands, Johnston and Wake Islands. Atoll Res. Bull. 433: 1-210. PDF plena teksto[rompita ligilo]
  • Rothschild, Walter (1892): Descriptions of seven new species of birds from the Sandwich Islands. Ann. Mag. Nat. Hist. (ser. 6) 10: 108–112.
  • Udvardy, Miklos D. F. (1996): Three Months on a Coral Island (Laysan) by Hugo H. Schauinsland [1899]. Atoll Res. Bull. 432: 1-53. PDF plena teksto