La Puerta de Segura
La Puerta de Segura | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23360 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 226 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 21′ N, 2° 44′ U (mapo)38.349681-2.736619Koordinatoj: 38° 21′ N, 2° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 585 m [+] | ||
Areo | 98 km² (9 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Puerta de Segura [+] | |||
La Puerta de Segura (La Pordo de S.) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 98 km2 kie loĝas 2 268 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 24,45 loĝ./km2.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Puerta de Segura situas sur la nordo de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 585 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°20′59″N 2°44′12″O.
Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Orcera, Génave, Torres de Albanchez, Benatae, Hornos de Segura, Beas de Segura kaj Puente de Génave. Estas ĉe la enirejo (kiel sugestas la nomo pordo) de la Natura Parko kaj la municipa teritorio estas trapasata de la rivero Guadalimar. La Puerta de Segura situas je 157 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 83 km de Úbeda, grava urbo, kaj je 17 km de Segura de la Sierra, tradicia komarka ĉefurbo.[1]
Nordokcidente: Orcera | Norde: Génave | Nordoriente: Torres de Albanchez |
Okcidente: Puente de Génave | Oriente: Benatae | |
Sudokcidente Beas de Segura | Sude: Hornos de Segura | Sudoriente: Orcera |
Krom la ĉefa urba kerno, estas aliaj kvin domaroj:
Urbaj kernoj | Loĝantoj | Viroj | Virinoj | Distanco (km) |
---|---|---|---|---|
La Puerta de Segura (ĉefa urba kerno) | 2.462 | 1.221 | 1.241 | 0 km. |
Los Pascuales | 88 | 43 | 45 | 9 km. |
Las Graceas | 6 | 0 | 6 | 6 km |
Bonache | 14 | 6 | 8 | 7 km |
Los Llanos | 38 | 20 | 18 | 3 km |
Los Yeguerizos | 30 | 17 | 13 | 5 km |
Historio
[redakti | redakti fonton]En epoko de Al Andalus estis strategia loko por protekto de ponto. Estis du fortikaĵoj: unu en la areo de la nuna urba kerno kaj alia Bujalamé aŭ Bujalamed, de kiu konserviĝis svelta turo.
En 1235 ĝi estis konkerita de la Ordeno de Santiago. La teritorio de Segura de la Sierra estis integrita en la Reĝlando Kastilio ene de la Regno de Murcio ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan Provincon Ĥaenon.
En la 1930-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 6600 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado kaj oni falis ĝis la nunaj 2000.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Sankta Mateo
- Promenejo de la rivero Guadalimar
- Distrejo Cañamares kun rivera strandeto
- Antikva kvartalo
- Ĉefturo de iama kastelo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Comarca de Sierra de Segura
- Kultura heredo de La Puerta de Segura en la Guía Digital del Patrimonio Cultural de Andalucía. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ viamichelin.es (ed.). «Itinerarios». Arkivita el la originalo la 25an de decembro 2012. Konsultita la 23an de februaro 2020.
- ↑ [1] Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, ed. «Población total de La Puerta de Segura». Konsultita la 4an de decembro 2010.
|