Saltu al enhavo

La Juda Ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Judenstaat
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Theodor Herzl
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 14-a de februaro 1896
Ĝenro eseo
vdr
La Juda Ŝtato

La Juda Ŝtato (germane Der Judenstaat) estas libro de la juda aŭstria ĵurnalisto Theodor Herzl, la unua prezidento de la cionisma movado. Ĝi estas konsiderata kiel startpunkto de la cionismo kaj argumentas, ke la problemo de la kontraŭjudismo estos solvita, kiam la disaporaj judoj disaj tra la mondo kunrevenos kaj kreos sendependan ŝtaton en la lando de izraelo.

Theodor Herzl, literatura eldonisto de la ĵurnalo Neue Freie Presse, skribis la verkon Juda Ŝtato en 1896. Post la Unua Cionista Kongreso, realigita en Bazelo la 29-an de aŭgusto 1897, estis kreita la Monda Cionisma Organizaĵo, kies unua prezidanto iĝis Herzl.

Ĉi tiu libro kaŭzis trafon sen precedenco en la juda mondo fine de la 19-a jarcento. Ĝis tiam, la judoj parolis pri la kontraŭjudismo en fermitaj rondoj, kaj la plimulto eĉ ŝajnigis ignori ĝin, por ne altiri la atenton de malfavoraj malamikoj. Herzl denuncis la kontraŭjudismon, kiel neniu antaŭe faris. Antaŭ li, nur la juda ruso Leono Pinsker traktis la problemon similmaniere en la libro «Mememancipiĝo». Herzl mem akceptis, ke se li mem estus leginta ĝin, eble li ne estus verkinta la Judan Ŝtaton, kiu nur iom post la publikigo aperis ankaŭ en angla, rusa, jida, hebrea, franca kaj hispana tradukoj. En sia eldoneja komento, la angla ĵurnalo The Jewish Chronicle publikigis: «Iu Moseo ĵus naskiĝis. Li nomiĝas Theodor Herzl.»[1]

Esperanto-traduko de Bernhard Selzer aperis en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto, kun antaŭparolo de Emil Pfeffer.

Citaĵo
 Jen verko historie grava, kiu en 1896 metis la fundamentan ŝtonon al la moderna cionismo kaj iniciatis la movadon por sendependa Juda nacio. Kvazaŭ dua Moseo, ankaŭ Herzl kondukis la nacion survojen al la promesita lando, kvankam same li mem ne vidos la finon de la vojaĝo. La libro estas tre leginda, kaj la traduko bona. Anst. inkarnacio kaj emigracio pli bonaj estus enkarniĝo kaj elmigrado
— La Brita Esperantisto - Numero 361, Majo (1935)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]