László Fejérpataky
László Fejérpataky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fejérpataky László Lajos Sámuel |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1857 en Prešov |
Morto | 6-an de marto 1923 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Iváncsa (1927–) Malnova tombejo de Budapeŝto, 52/1-98 (–1926) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1879) |
Okupo | |
Okupo | historiisto genealogo arkivisto bibliotekisto universitata instruisto |
László Fejérpataky [lAslO fejErpataki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejérpataky László estis hungara historiisto, bibliotekisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1893).
László Fejérpataky [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1857 en Hungara reĝlando, en urbo Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 6-an de marto 1923 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Fejérpataky frekventis gimnazion en Pest (urbo), universitaton jam en Budapeŝto, fine li plulernis en Vieno. En 1880 li eklaboris en la universitata biblioteko en Budapeŝto, sed poste li plulernis en Berlino kaj Parizo. Inter 1879-1895 li instruis en la universitato en Budapeŝto. Baldaŭe li estis direktoro de Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste ĉefdirektoro de Hungara Nacia Muzeo. Li kolektis heredaĵojn de Lajos Kossuth, Aleksandro Kisfaludy, Ede Szigligeti, Gábor Egressy, Pál Gyulai, Mór Jókai, Imre Madách, Franz Liszt, Miksa Falk, tial la biblioteko iĝis impona. Li ricevis premiojn en 1902 kaj 1917.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Irodalmunk az Árpádok korában. 889–1301 (1878)
- Acta legationis cardinalis Gentilis (1885)
- Magyar nemzetségi zsebkönyv. I. Főrangú családok (1888)
- Az Árpádok címerei (1908)
- Pápai oklevelek (1926)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero F kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- biografio hungare (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero F kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
|