Saltu al enhavo

Kuolleet lehdet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuolleet lehdet
filmo
Originala titolo Kuolleet lehdet
Originala lingvo finna lingvo
Kina aperdato 22 maj. 2023, 20 sep. 2023, 21 dec. 2023, 14 sep. 2023, 15 sep. 2023
Ĝenro komedia filmo, filma dramo, amafera filmo
Kameraado Timo Salminen
Reĝisoro(j) Aki Kaurismäki
Produktisto(j) Aki Kaurismäki • Misha Jaari • Mark Lwoff • Reinhard Brundig
Scenaro Aki Kaurismäki
Loko de rakonto Helsinko
Rolantoj Jussi Vatanen • Alma Pöysti • Janne Hyytiäinen • Alina Tomnikov • Martti Suosalo • Sakari Kuosmanen • Matti Onnismaa
Produktinta firmao Sputnik 
Bufo 
Pandora Film
Honorigoj Jury Prize • FIPRESCI Grand Prix
IMDb
vdr

Kuolleet lehdet (Aŭtunaj folioj, Falintaj folioj) estas finna filmo premierita en 2023 en la Festivalo de Cannes, reĝisorita kaj produktorita de Aki Kaurismäki, protagonistigita de Jussi Vatanen kaj Alma Pöysti.

La filmo estis elektita kiel kandidato de Finnlando al la plej bona eksterlanda filmo en la Oskar-premioj de 2024. Ĝi ricevis plurajn aliajn premiojn kaj honorojn.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ansa estas fraŭlino kaj vivas en Helsinki. Ŝi laboras en superbazaro laŭ nefavora kontrakto. Unu nokton ŝi renkontiĝas hazarde kun la same solula laboristo Holappa, drinkulo. Kontraŭ perdo de telefonnumero, miskomprenoj kaj atendebloj, ili klopodas konstrui rilaton. Kiel rezulto, Holappa sukcesas kontroli lian alkoholemon.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kuolleet lehdet estas la dudeka filmo de la reĝisoro kaj scenaristo Aki Kaurismäki. Ĝi estas konkludo de lia nomita "proletara serio", kiu startis per Varjoja paratiisissa (Ombroj en paradizo, 1986), Ariel (1988) kaj Tulitikkutehtaan tyttö (La virino de la alumetfabriko, 1990) kiu estis planita origine kiel trilogio. La titolo referencas al la franca kanzono Les feuilles mortes (La mortintaj folioj) de Joseph Kosma kaj Jacques Prévert.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Cannes Film Festival selects Aki Kaurismäki’s Fallen Leaves for main competition». Nordisk Film & TV Fond (en angla). Konsultita la 17an de septembro 2023.
  2. «Cannes Film Festival selects Aki Kaurismäki’s Fallen Leaves for main competition».