Krejo
Krejo | |
---|---|
Titanoj | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Urano |
Patrino | Geo |
Edzo/Edzino | Eŭribio |
Infanoj | Palaso • Astraio • Perseso |
Titano Krejo aŭ Krijo (helene Κριως, latine Crius) estis laŭ la pelasga mito pri kreado de la mondo filo de diino Eŭrinomo kaj serpento Ofiono. Krejo estis kune kun Titanino Diono disponigita al planedo Marso.
Laŭ Olimpia mito pri kreo de la mondo estis Krejo unu el originaj Titanoj, filo de dio de la Ĉielo Urano kaj diino de la Tero Gaja. Li partoprenis flanke de Titanoj la dekunujaran ribelon kontraŭ Olimpanoj. Post kiam estro de Olimpanoj Zeŭso sekvante konsilon de Gaja liberigis Ciklopojn kaj centmanajn gigantojn Hekatonkirojn estis Titanoj faligitaj kaj Krejo kune kun la ceteraj ĵetita en eternan mallumon de Tartaro.
Krejo kun sia edzino Eŭribio, kiu estis filino de la dio de maraj profundaĵoj Ponto li naskigis:
- Perseso - Titano, lia edzino estis Asterio, filino de Titano Koio; kun ŝi li havis filinon
- Hekaton, diinon de la Submondo
Kune kun Japeto ili estis ununuraj titanoj, kiuj ne havis kiel edzinojn siajn fratinojn.
Krejo en fikcio
[redakti | redakti fonton]Krejo estas unu el tri Titanoj, kiujn Kseno renkontas en epizodo "Titanoj".
Eksteraj referencoj
[redakti | redakti fonton]http://www.theoi.com/Titan/TitanKrios.html - Eltiroj el la originalaj grekaj fontoj angle
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kríos en la ĉeĥa Vikipedio.