Kizil
Kizil | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo administra dividaĵo de Rusio urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Respubliko | ![]() | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 667001–667011 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 116 015 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 191 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 43′ N, 94° 27′ O (mapo)51.71666666666794.45Koordinatoj: 51° 43′ N, 94° 27′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 630 m [+] | ||||
Areo | 97,41 km² (9 741 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Kizil (ruse kaj tuve Кызыл, en Esperanto Kizilo)[1] estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Tuvio. Ĝi geografie situas en orienta Siberio kaj historie apartenis al Ekstera Mongolio, ĝis 1912 en la Imperio de Ĉinio. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 116 015 loĝantoj sur areo de 97,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 191 loĝantoj/km².
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 93401.
La urbo estis fondita de rusaj setlantoj aŭ okupantoj en 1914 kaj havas statuson de urbo ekde tiu jaro. Pri pri la urba historio legu en la ĉapitro pri la historio de Tuvio.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
La interurba telefona kodo estas 39422, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 51° 43′ N 94° 27′ O / 51.717 °N, 94.450 °O (mapo).
La urbo estas ĉe kuniĝo de riveroj Granda Jenisejo (tuve Бий-Хем, Bij Ĥem, ruse Большой Енисей, Bolŝoj Jenisej) kaj Eta Jenisejo (tuve Ка-Хем, ruse Малый Енисей, Malij Jenisej), kiuj kune formigas la riveron Jenisejo (ruse Енисей, tuve Улуг-Хем, Ulug-Ĥem).
En la urbo estas flughaveno.
En la jaro 1959 la urbo havis 34,5 mil loĝantojn, kaj en la jaro 2002 la urbo havis 104,1 mil loĝantojn: aktuala nombro videblas komence de la teksto kaj en la informkesto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Poŝatlaso de la mondo, Prago 1971, sola esperantlingva atlaso ĝis nun, en mapo 23, kampoj A3, notas esperantlingvan urbonomon "Kizilo".