Kep Enderby
Keppel Enderby | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1926 en Dubbo |
Morto | la 8-an de januaro 2015 en Sidnejo |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | aŭstraliano |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Universitato de Sidnejo Universitato de Londono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1987–) pledadvokato politikisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Keppel "Kep" ENDERBY (naskiĝis la 25-an de junio 1926 , mortis la 8-an de januaro 2015) estis aŭstralia esperantisto kaj politikisto.
Edukita en la Altlernejo de Dubbo li aliĝis en 1944 al flugarmeo, studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono, ekde 1950 laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto kaj en 1970 li estis elektita al la Parlamento de Aŭstralio. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado, poste pri justico. Kiel juristo li ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis la emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrujo. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.
Kep Enderby esperantistiĝis en 1987 kaj funkciis de 1992 ĝis 1997 kiel prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Li estis dum kvar oficperiodoj komitatano de UEA 1992-2004 kaj prezidanto de Esperanta Jura Asocio 1996-2002. De 1998 ĝis 2001 li estis prezidanto de UEA. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte kun Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.
Kep Enderby aliĝis kaj servis en la Aŭstralia Flug-armeo, kaj post tio studis juron. Li laboris kiel instruisto de juro en la Aŭstralia Nacia Universitato en Kanbero, kiel advokato, juĝisto kaj ŝtatisto. En 1970, li elektiĝis al la Aŭstralia Federacia Parlamento. Li estis, inter aliaj postenoj, ministro pri justico (1975) kaj juĝisto de la Supera Kortumo de Novsudkimrio (1982-1992).
Li esperantiĝis en 1987. Li okupis la jenajn postenojn en la movado:
- komitatano de UEA (ekde 1992),
- prezidanto de la Esperanta Jura Asocio (ekde 1996),
- prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (1992-1998),
- prezidanto de UEA (1998-2001).
Li estis elektita Esperantisto de la Jaro 1999, kiel dua laŭreato en la konkurso de "La Ondo de Esperanto".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Trovu « Keppel Enderby » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Ĉu zamenhofa maljusteco? Arkivigite je 2005-09-01 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- Berlina parolado esperante
- Barriers to reform - the politics of opposition, prelego en la memorejo John Curtin, 1975 angle
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Lee Chong-Yeong | 1998–2001 | Renato Corsetti |
|