Saltu al enhavo

Kenny Burrell

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenny Burrell
Persona informo
Naskonomo Kenneth Earl Burrell
Naskiĝo 31-an de julio 1931 (1931-07-31) (93-jaraĝa)
en Detrojto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Vajna Ŝtata Universitato
Cass Technical High School (en) Traduki
Wayne State University College of Fine, Performing, and Communication Arts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo gitaristo
universitata instruisto
ĵaz-gitaristo
ĵazmuzikisto
komponisto
banĝisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kenneth Earl „Kenny“ Burrell (* 31-an de julio 1931 en Detrojto, Miĉigano) estas usona ĵazgitaristo. Lia muziko estas ĉefe bluso, malmolbopo kaj nov-bibopo, li tamen ludas same bone aliajn ĵazstilojn.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Burrell faris sian unuan sonregistraĵon en 1951 kun Dizzy Gillespie. Post kiam li en 1956 transloĝiĝis de Detrojto al Novjorko, li ludis kun multaj famaj muzikistoj, interalie kun John Coltrane, Benny Goodman, Bill Evans, Gil Evans (The Individualism of Gil Evans), Stan Getz, Billie Holiday, Milt Jackson, Quincy Jones, Oscar Peterson, Sonny Rollins, Jimmy Smith, Stanley Turrentine, Cedar Walton, kaj Nedra Wheeler. Ekde 1951 li ankaŭ ĉiam denove estras proprajn grupojn, al kiuj ekde 1965 dum dek jaroj apartenis pianisto Richard Wyands.

Ekde 1973 li unuarange laboras kiel studiomuzikisto. Krome li estris seminariojn pri muziko, precipe pri Duke Ellington. Burrell laboras nuntempe kiel estro de la ĵazstudoj ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso.

Li sonregistris proks. 100 sondiskojn resp. lumdiskojn, inter ili Midnight Blue (1963), Blue Lights, Guitar Forms, Sunup To Sundown (1990), Soft Winds (1993), Then Along Came Kenny (1993) kaj Lotus Blossom (1995).

Kvarfoje la legantaro kaj recenzistoj de Down Beat elektis Kenion Burell gitaristo de la jaro (1968, 1969, 1970, 1971)[1]

Stilo ludo

[redakti | redakti fonton]

La stilo de Kenny Burrell estas sobra kaj melodia, sen nenecesa pruvo aŭ libera virtuosismo. Kenny Burrell lernis malsamajn muzikojn kaj inspiriĝis de bluso, latina muziko, ...

Diskoj (selekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Introducing Kenny Burrell (1956), Blue Note
  • All Day Long (1957), Prestige
  • Kenny Burrell and John Coltrane (1958), Prestige
  • Blue Lights (1958), Blue Note
  • On View At The Five Spot Cafe (1959), Blue Note
  • Bluesy Burrell (1962), Moodsville
  • Midnight Blue (1963), Blue Note
  • Guitar Forms (1964 & 1965), Verve
  • ’Round Midnight (1972), Fantasy
  • Ellington Is Forever (1975-77), Fantasy
  • 12-15-78 (1999), 32 Jazz
  • Lucky So and So (2001), Concord Jazz

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Down Beat Readers Poll (anglalingva) Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 21-an de septembro 2009