Kees Bos
Aspekto
Kees Bos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15an de marto 1940 en Utreĥto |
Morto | 10an de novembro 2024 en Utreĥto |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | urboplanisto |
Cornelis Adriaan (Kees) BOS (naskiĝis la 15an de marto 1940 en Utreĥto, mortis la 10an de novembro 2024 en Utreĥto) estis nederlanda esperantisto, pensiita konsilisto kaj universitata docento pri urboplanado. Li esperantiĝis en 1986. Ano de la eksa Utreĥta Esperantista Rondo kaj de la regiona klubo Utrecht. Partoprenis diversajn Universalajn Kongresojn de Esperanto (Roterdamo, Prago, Berlino, Vilno, Roterdamo). Ekde 2003 li estis estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto. Okupiĝis speciale pri la renovigo de la domo Andreo Cseh kaj fariĝis pro tio en 2007 Honora Kunlaboranto.