Katzensee
Katzensee | ||
---|---|---|
![]() | ||
lago • protektata areo | ||
Ĉefaj fontoj | subtera | |
Ĉefaj elfluoj | Katzenbach subtere kaj Furtbach | |
Areo de la baseno | ? km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 679527 / 254056 (mapo)47.43258.4927777777778439Koordinatoj: 47° 25′ 57″ N, 8° 29′ 34″ O; CH1903: 679527 / 254056 (mapo) | |
Supermara alteco | 439 m | |
Surfaca areo | 36 ha | |
Maksimuma longo | 1,1 km | |
Maksimuma larĝo | 540 m | |
Akva volumeno | ? km³ | |
Maksimuma profundo | 8 m | |
Averaĝa profundo | 4 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | ? tagoj | |
Katzensee (prononcu kacnse, en Esperanto ankaŭ Katolago aŭ Kata Lago, alemane Chatzesee) estas lago en Kantono Zuriko, Svislando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Katzensee situas sur la limo inter la urbo Zuriko kaj la komunumo Regensdorf. Katzensee fakte konsistas el du partoj, la Supra Katolago (germane Oberer Kaztensee) kaj la Suba Katolago (germane Unterer Katzensee). Oni ofte parolas pri la du lagoj ankaŭ kiel la Katolagoj (germane Katzenseen).
Katzensee ne havas surteran alfluanton. La lago estas senakvigita en la dudirektoj. Unuflanke al oriento elfluas Furtbach, kiu fluas en Würenlos al Limato kaj aliflanke Katzenbach, kiu alfluas al Glatt (Rejno). La Katolagoj situas meze de marĉo, kiu estis metita sub naturprotekto de la urbo Zuriko jam en la jaro 1912.
Büsisee
[redakti | redakti fonton]Okcidente de la Katolagoj situas rekte apud la aŭtoŝoseo Zuriko-Nordringo la eta Büsisee (kio en la alemana lingvo signifas kateta lago). Büsisee estas artefarita akvokolekta baseno, kiu estis konstruita por senakvigi la aŭtoŝoseon dum ĝia konstruado.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Katzensee, kiu signifas vorte kato-lago, fakte ne devenas de la germana vorto Katze sed de la alemano Hatto, kiu nomis la lagon en la 7-a jarcento laŭ si.
Estiĝo
[redakti | redakti fonton]La lago estiĝis per la natura baraĵo de flanka moreno, kiu estiĝis dum la lasta glaciepoko.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Katzensee estas signifa por la loka turismo. Ĉe la bordo de la Supra aŭ Granda Katolago troviĝas ŝtata publika banejo, kiu allogas dum belaj somertagoj milojn da zurikanoj. Ĉe la lagobordo krome troviĝas nudisma strando. La regiono ankaŭ invitas al migrado.
Dum malvarmaj vintroj Katzensee relative ofte glaciiĝas kaj tiam ofertas grandan naturan glidŝuejon. Lastfoje la glacikovrilo de Katzensee estis surmarŝebla en la vintro 2005/2006.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]