Kataluna Verkista Asocio
Kataluna Verkista Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
verkista organizaĵo neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1977 vd | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Sidejo | Barcelono | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | asocio en Hispanio | ||||
La Kataluna Verkista Asocio aŭ Asocio de Verkistoj en la Kataluna Lingvo (katalune Associació d'Escriptors en Llengua Catalana, akronime AELC) estas profesia organizaĵo, kiu estis kreita en 1977, kaj kiu kunigas verkistojn en la kataluna lingvo. Ĝia ĉefa celo estas reprezenti kaj defendi la interesojn de verkistoj en la kataluna lingvo en profesiaj kampoj kaj antaŭ publikaj kulturaj instancoj kaj aliaj institucioj.
Fikciistoj, tradukistoj kaj dramistoj kiuj publikigis almenaŭ unu verkon en la kataluna, same kiel scenaristoj kiuj produktis scenarojn, kaj ankaŭ aŭtoroj de literaturkritiko kaj aliaj studoj de kataluna literaturo.
La AELC-retejo inkludas ampleksan datumbazon de monografiaj paĝoj de verkistoj, kun ampleksaj biografioj, bibliografiaj kaj literaturaj informoj, ofte disponigitaj fare de la verkistoj mem.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- AELC (n.d.) The Association of Catalan Language Writers. L'Associació. Associació d'Escriptors en Llengua Catalana. Alirita 2016-02-03 .