Katalin Gerő
Aspekto
Katalin Gerő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1852 en Hévízgyörk |
Morto | 29-an de majo 1944 (91-jaraĝa) en Terézváros |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Károly Gerő |
Okupo | |
Okupo | edukisto verkisto |
Katalin Gerő, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerő Katalin estis hungara kudristo, orfejestro, instruisto. Ŝia frato estis Károly Gerő.
Katalin Gerő[1] naskiĝis en 1853 en Hévízgyörk, ŝi mortis la 29-an de majo 1944 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Gerő estis kudristo ekde la 1870-aj jaroj en Budapeŝto. En 1898 ŝi estis gvidanto de juda knabina orfejo. En la fruaj 1900-aj jaroj ŝi akiris pedagogian diplomon. Ŝi restis orfejestro ĝis sia morto, spite tion, ke ŝi pensiuliĝis en 1929. Gerő neniam edziniĝis, neniam naskis. Ŝi verkis kelkajn librojn.
Ŝiaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Életem (membiografia romano, 1929, germane Erfülltes Leben 1933)
- A szeretet munkásai (1937)